Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiu filozofo greka, kiu marŝante pruvis la marŝadon, mi rakontos tion kion mi vidis kaj aŭdis. Kiam fremduloj, ĉu angla, ĉu franca, interparolas Esperante, ne nur ili tre facile interkompreniĝas, sed plie estas neeble ke la ĉeestantoj divenu, per la elparolado de unu aŭ alia, al kiu nacio ĉiu apartenas.

ALEKSANDRO

Nu, tio estas vere tro eksterordinara, kaj malkonstruas ĉiujn leĝojn de la lingvarto. Ĉar la Franco kiu parolas angle, aŭ la Anglo kiu parolas france estas ambaŭ tiel ridindaj…

HENRIKO

Nek unu nek alia estas tiaj, kiam ili parolas Esperante. La lastan jaron, mil du cent Esperantistoj ĉiulandaj kaj ĉiunaciaj kunvenis al la Bulonjo-sur-mara kongreso kaj tiun ĉi jaron en Ĝenevo. Ne nur ĉiuj povis plej facile interparoladi inter si, sed plie ĉiuj ŝajnis samraciaj, oni preskaŭ dirus samfamiliaj.

ALEKSANDRO

Sed kiamaniere klarigi tian anomalion?

HENRIKO

Tre simple. Kial fremdulo, kiu lernis lingvon per libroj, ĝin elparolas malbone? Tial ke ekzistas neniu rilato inter la lingvo skribata kaj la lingvo parolata. La samaj literoj elparoliĝas malsame, laŭ la diversaj vortoj