Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en kiuj ili troviĝas. Aliparte multajn aliajn literojn oni ne elparolas, kaj preskaŭ ĉiam senracie, senlogike, nur ĉar la kutimo devigas tiel fari. En tiaj kondiĉoj, lernado tre atenta de ĉiu vorto, longa kutimo, senlaca edukado de l’orelo nur povas naski la nervan operacion (reflekson) kiu ebligas la bonan elparolon de la vorto. Ne estas same en Esperanto. Ĉiun literon oni elparolas: ĉiu vokalo havas saman sonon, ĉiu konsonanto saman elparolon, ĉiam kaj absolute. Sekve la Esperantisto, kia ajn estas la nacio, estas devigata elparoli ne nur ĉiun literon, sed ankaŭ ĝin elparoli ĉiam sammaniere. Per tiu rimedo ne nur lia interparolato tre bone lin komprenas, sed plie tia racia elparolmaniero perdigas ĉe li tian nacian elparolon, kiu estas farita nur de la engluto de literoj kaj ofte de tutaj silaboj.

ALEKSANDRO

Tio estas tre interesa kaj tre stranga. Sed mi konfesas ke mi ne komprenas kial lingvo internacia estas utila. Ĉar krom kelkaj diplomatiistoj, kelkaj firmoj potencaj, kiuj estas ĵus provizitaj de ĉiuj tradukistoj necesaj, por la sennombra amaso da homoj, mi opinias ke la bezono de tiu lingvo neniel sentiĝas. Pri mi, ĝis nun, la senigo de ĝi neniel min ĝenis; kaj kredeble ĝis mia morto tia manko ne min malhelpos.

HENRIKO

Oni bone vidas ke vi ne estas komercisto, ke vi ne bezonas korespondadi por viaj komercaferoj kun viaj fremdaj kolegaj dissemataj sur la tuta mondo. Dirante ke la potencaj firmoj estas provi-