Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

zitaj je ĉiuj tradukistoj necesaj, vi estas prava; tial, ke por ili estas bezona internacia lingvo. Sed kion faras la industriisto pli modesta, tiu kiu, ne sin apogante sur grandegan kapitalon, ne povas pagi al si tiel multekostan elspezon? Li sin senigas je tradukistoj; kaj tio malhelpas liajn aferojn. Kiom da komercistoj inteligentaj sed malmulte riĉaj, estus fariĝintaj milionuloj, se ili estus povintaj rilati kun la tutmondaj industriistoj: sed kontraŭe ili ĉiam malkreskis, ĉar ili, repuŝitaj el la komercejaro per siaj potencaj konkurantoj provizitaj je tradukistoj, ne povis konigi siajn produktaĵojn al la tuta mondo.

ALEKSANDRO

Pri tiu punkto speciala vi certe estas prava. Sed ĉiu homo ne estas komercisto aŭ industriisto.

HENRIKO

Jes, sed ĉiu homo pli-malpli vojaĝas. Ĉu vi ne opinias ke ekster via patrolando lingvo helpa multege vin utilus?

ALEKSANDRO

Certe, tie sed nur tie ĝi povus utili. Tamen mia riĉeco malmulta ne al mi permesas longajn forestadojn; do, kiam mi vojaĝas, mi ĉiam parolas nur pri malmultaj kaj samaj aferoj, kaj mi min komprenigas tre sufiĉe, dank’ al vortaretoj elpensitaj pro tiu uzo.