Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

HENRIKO

Oni ne povas bezoni aferon, kiun oni ne konas. Niaj patroj ne bezonis elektron kaj vapormaŝinojn; sed iliaj filoj ne same opinias. Kiam Esperanto estos disvastigita sur la supraĵon de la tero, tiam ĝi fariĝos tuj necesega; kaj niaj genepoj mire sin demandos ĉu vere iliaj prapatroj povis vivi sen lingvo internacia. Ne estas eble ke oni traduku en ĉiujn lingvojn tion kio estas presita en ĉiu lando. Do, kiom da trezoroj estas perditaj por ĉiu homo, kiu ne konas tion kion diras aŭ faras liaj najbaroj. Kiom da eltrovoj estas faritaj multfoje en diversaj landoj; ĉar ĉiu sciencisto ne scias ke ia fremda kolego jam trovis tion kion li obstine serĉas ankoraŭ. Sekve, dank’ al Esperanto, kia ŝparo da tempo kaj da penoj? Kiam vi eniris ĉi tien, ĵus mi legis artikolon rusan pri la ĥemia teorio de l’etero, teorio genia, kiun mi ne konus, se mi ne estus koninta Esperanton. Fine, la literaturo…

ALEKSANDRO

Nu; la literaturo nun! Ĉu tia lingvaĵo estas inda je literaturaj ecoj? Mi esperas ke vi ne pretendas al mi tion kredigi.

HENRIKO Tia lingvaĵo, amiko mia, ĉerpas sian devenon en la tuta Eŭropa lingvaro: do, pro tio, ĝi estas la plej bona, mi eĉ diras la sola tradukilo. Simila al lerta aktoro, kiu ludas ĉiujn rolojn, kaj intersekve montriĝas reĝo aŭ rabisto, poeto aŭ komercisto, junulo aŭ mal-