Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Piroto (ridas signife). Jes — ĝi iom similas al — sinjoro — de Somnambulo, ĉu ne?

Somnambulo (ridas). Kaj ankaŭ eble al — sinjoro Piroto, ĉu ne? Hahaha! (Ambaŭ ridas).

Piroto (flanke), Mi komencas perdi la kapon. (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Kiu? — Jes — ne — mi ne havas tempon. (Al Somnambulo) Pardonu, mi tuj revenos (flanke) kun la eksperto! (Li foriras tra la meza pordo).

SCENO 10a.

Somnambulo sola.

Somnambulo. Kie mi estas! — Kien oni min alkondukis? (Ĉirkaŭrigardas en la ĉambro) Ĉu mia revolvero estas en ordo? (Li prenas revolveron el la poŝo, kontrolas ĝin kaj poste remetas en la poŝon. Denove ĉirkaŭrigardante, li ekvidas la balkonon) Balkono? — Bona ideo! (La telefono sonoras, li parolas en ĝin) Halo! — Jes, ĉambro 14 — kio?! — Mi ne komprenas. Kiu idioto?! Vi eble eraras — tie ĉi loĝas neniu idioto! — Ki-on?!! Mi?!! Vi mem eble! Arogantulo! (Li foriras de la telefono) Agrabla societo! (Li premas la sonorbutonon) Kelnero I (eniras).

SCENO 11a.

Somnambulo. Kelnero I.

Kelnero I. Bonan tagon, sinjoro doktoro!

Somnambulo (kolere). Stranga lando, kie ĉiu ĉiun titolas »doktoro«! (Al la kelnero) La telefono vokas iun — iun — idioton.