Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

isto ankoraŭ ne venis, ĉar la kasfenestro estis fermita. Mi stariĝis en la vico. Post kvinminuta atendo la fenestro malfermiĝis, kaj la kasisto komencis la biletvendadon. Strange! Malgraŭ rapida laborado de la kasisto, neniu el la atendantoj ĉe la fenestro moviĝis.

Mi proponis al mia plej proksima najbarino, ke ŝi iom antaŭenpaŝu, sed ŝi nek moviĝis, nek eĉ kapturniĝis al mi.

— Dua muta aŭ surda persono, — ekpensis mi.

— Sinjoro, sinjoro!… — ekaŭdis mi rusan vokon malantaŭ mi.

La vokinto estis mia bona amiko kaj samurbano X…

— Vi atendos ĉi tie ĝis morgaŭ. La kaso estas tie, maldekstre. Vi staras antaŭ la vaksa panoptika kaso… ĥa… ĥa… ĥa… ĥa — ridegis li.

Konfuzita, mi forlasis mian »vaksan« lokon, kaj foriris kun X. Aĉetinte biletojn, ni ambaŭ direktis nin supren, el kie atingis nin gajaj paroloj kaj laŭtaj ridoj. Sur la sojlo de la unua ĉambro gardestaris germana ĝendarmo, unua, kiun mi renkontis dum mia duhora esto en la muzeo. Stranga senĝendarma popolo!… En Rusujo en ĉiu ĉambro oni starigus po du ĝendarmoj!… Subite mi ekaŭdis malesperan krion.

— Helpon! helpon, pro Dio!…

Forlasinte mian samurbanon, mi forkuris en direkto de la krio, kaj jen, kion miaj okuloj ekvidis: ĉirkaŭita de sangavida aro da homoj, en mezo de la ĉambro, iuj tri homoj sangebatis unu la alian, disŝirante sur si vestojn kaj harojn.

— Homoj!… — mi ekkriis. — Bestoj!… — mi aldonis… — Ĉu neniu el vi helpos kaj disigos la batalantan trion?!…

Mi forkuris al la gardestaranta ĝendarmo, kaj