Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

klarigante al li per manoj kaj piedoj, kion mi vidis, mi petis lian ĝendarman helpon. Li tamen tre trankvile kaj ridete rigardante min, montris nenian eĉ intencon iri kun mi. Kiam mi senpaciencigita, perforte provis lin kunirigi, li grandabrue renversiĝis teren.

Mi tuŝis lin — figuro!!…

Abomena lando! — ekkriis mi, forkuris al la batalanta trio, por senfortigi kaj disigi ilin.

— Sinjoro!… ne alproksimiĝu, ĉar oni vin ŝnurligos, kaj vi kaj vi pagos grandan!…[1] — ekaŭdis mi ree la voĉon de mia samurbano X…

— Min?!… Oni min ŝnurligos?!… Kial?

— Ĉar vi renversas kaj rompas multekostajn panoptikajn figurojn.

— Figurojn?!… tiu batalanta kaj krianta trio estas figuroj?! kaj ilia krio?

— Estas kaŝita gramofono…

— Tfu!… — ekkraĉis mi. — Infero vin forglutu!…

Duafoje konfuzita, mi ĵuris de tiu momento esti tre singardema, ĉiun kaj ĉion ektuŝadi, antaŭ ol ilin konfidi. Mi sidiĝis.

— Pardonu, Sinjoro… ĉu vi ne scias, kie estas…? — demandis min ruse iu nekonata figuro.

Mi decidis eĉ ne turniĝi en direkto de la voĉo.

— Pardonu, Sinjoro… ĉu vi ne scias, kie estas? — ripetis la figuro.

— Gramofono!… — decidis mi, kaj, ĵetinte al ĝi koleran rigardaĉon mi sidiĝis sur alia seĝo.

La gramofono alproksimiĝis al alia persono, kun la sama demando, kaj, poste, foriris kun la demandito maldekstren, kie pendis granda surskribo: »Viroj«…

  1. …punon? E. W.