Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tio intrigis min. Post reveno de la figuro el la »virejo«, mi demandis ĝin, kaj ruse demandis:

— Pardonu, ĉu vi estas figuro, aŭ ne?…

— Mi? figuro?… via demando, — diris li, — similas al la demando, kiun mi volis fari al vi: Ĉu vi estas frenezulo, aŭ ne?…

Mi forkuris… La honto kaj kolero pelis min antaŭen sen ia celo kaj sen direkto.

Haltigis min la samurbano X… antaŭ »aŭtomata manĝoĉambro«, sur kies muroj pendis grandaj tabuloj:

»Ĉio kostas po 10 pfenigoj«…

»Enmetu en la truon moneron, kaj elsaltos la dezirita manĝo«…

»Nenia servantaro!«… k. t. p.

Enŝovinte en diversajn ok truojn po 10 pfenigaj moneroj, ni atendis la elsalton de l’ deziritaj manĝoj… Mi jam komencis malpacienciĝi des pli, ke alia »aŭtomato«, antaŭ kiu kolektiĝis granda aro da manĝuloj, pli rapide elĵetadis manĝojn. Mi kaj kelkaj aliaj homoj intence ja direktis nin al malpli sieĝita aŭtomato, por ke ni povu pli rapide satiĝi kaj forkuri el la abomena panoptika vaksfigura muzea infero…

— Nia »kelnero« staras kiel kolorvaksa figuro kaj ironie ridetas, dum ĉe la alia aŭtomato lerte laboras du liaj kolegoj, — diris unu el miaj kunatendantaj fremduloj.

— Nia kelnero staras kiel vaksa figuro, ĉar li ja estas figuro, — respondis mi, alproksimiĝante al la »kelnero« kaj donante al li nazoklakon.

Ho, ve!!… La figuro ne estis figuro!… Mi devis forkuri… Travagante la ĉambrolabirinton de la muzeo kaj dispuŝante diversajn figurojn, mi fine atingis la eliran ŝtuparon. Survoje ĉio estis en la antaŭstato. La batalema trio kriegis, la ĝendarmo apatie