Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
FLOROJ KAJ HOMOJ.

(Rakonto de rozo — por infanoj,
ankaŭ por plenaĝuloj.)

Kiam mi kuŝis malsana en la lito, iu konatulino alportis belegan rozon kaj, alpinglinte ĝin al mia litkovrilo, diris:

— Ĝi alportu al vi sanon!

Kiam post foriro de tiu ĉi virino, mi, mortlaca de ŝia babilado, rigardis la rozon, ekŝajnis al mi, ke ĝi estas flavega, kvazaŭ pro galekscito. Ĝi kvazaŭ riproĉe rigardis min. (Mia dormema fantazio komencis sian laboron.) Satrigardinte la rozo indignavoĉe ekkriis:

— Ha! rozon vi bezonas, sentaŭgulo!… Ĉu mi ne povis ankoraŭ kreski en mia ĝardeno, ĝui la vivon, meze de miaj gefratoj?

— Nu, ĉu mi malhelpis al vi la ĝuon?

— Via virinaĉo!… ĉu ne sufiĉus por vi rafano aŭ salato?…

Longe mi ne povis konsoli la rozon. Fine, konsolita, ĝi konfidis al mi la kaŭzon de sia kolero kaj rakontis historion, kiun mi, ordiginte, rakontas al vi.

Rakonto de la rozo.

Ni ĉiuj belaromaj floroj kreskis en ĝardeno de patro Valentino. Ĉiuvespere patro Valentino ĝuadis la