Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— alie Esperanto. La diferenco inter tiuj ĉi du malsanoj estas tia, ke la gripo malsanigas, donas febron kaj ofte eĉ morton, dum Esperanto — sanigas. Tio ĉi tute ne estas paradokso. Kiu ne kredas — malsaniĝu tuj je »Esperantitis« kaj li agrable konvinkiĝos.

Mi havis okazon ofte paroli kun veraj eminentuloj, kolosoj de la Esperanto-movado (Sebert, Boirac, Hänkel). Ĉiu el ili estis — 80 jar-aĝaj kaj estis ĝis la lasta sia vivospiro vigla kaj gaja. Ili diris al mi, ke, se ne Esperanto, la kadukeco de ilia vivkrepusko estus terure senkolora kaj senesenca. Esperanto plijunigadis ilian vivon, plilongigis ĝin.

Do — kia estas la moralo?

La moralo estas iomete bonhumora, ŝerca, tamen — tre instrua kaj forta allogilo por ĉiuj kontraŭuloj de Esperanto:

— Kiu volas plilongigi sian vivon, plijuniĝi, tiu ne veturu al Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — tiu fariĝu tuj esperantisto, kaj li nepre longe vivos. La peresperanta operacio estas ne tiom multekosta kaj — tute ne danĝera. Krome — por esti eventuale junigita de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — oni devas ja antaŭ ĉio maljuniĝi ĝis 60 jara aĝo, kaj nur poste… Nu, kio povas okazi intertempe! Ĝis tiam kaj ĝis kiam la metodo de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ perfektiĝos kaj aktualiĝos — la pliparto de pacientoj mortos!

Do, karaj gastoj!… Enskribiĝu tuj en iun ajn Esperanto-klinikon (= klubon), enpagu kotizon de nur kelkaj zlotoj por la Ĉe-metoda kurso, poste (ankaŭ nur por kelkaj zlotoj) fariĝu ano de U. E. A. (Nu, se vi volos ankaŭ patrono de I. C. K.) kaj — post 4—5 semajnoj vi fariĝos tute juna, vigla kaj longevivonta esperantisto. Jes — mi tute ne ŝercas. Kiu ne kredas — konvinkiĝu.