Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se temas pri la poezio, ĝi kuŝas ja ne en malfacile komprenitaj vortoj, sed en la ideo kai formo mem. Multaj legantoj, ne nur simpluloj, sed ankaŭ bonaj esperantistoj, certe rezignos de tiu ĉi kaporompa Esperanto Nr. 2.

Mi aŭdis prelegojn pri la prononcado. Oni eĉ fiksis tiucele horeton dum niaj universalaj kongresoj. Ideo ankaŭ ne feliĉa. Se ni deziras, ke ekzemple la infano parolu korekte kaj bele, ni serĉas al ĝi la vojon tra la oreloj, sed ne tra la kapo.

Same estas ĉe aĝuloj. Neniu eĉ plej bona teorio donos tiurilate la deziratan efekton.[1] Ni fiksu horeton de »praktiko« (event. kun klariga teksto), horeton de paroladoj, ne tro »altnivelaj«, popularaj, sed modelaj, por ke la aŭskultantaro alkutimiĝu kaj perorele alproprigu al si la prononcadon kaj esprimmanieron. Unu tia horeto efikos multe pli ol 100 horoj da teorio. Ĉu ni diros mi-a, aŭ mi-j-a, ĉu ni elparolos celo, aŭ (kiel Germanoj) ce-j-lo — estas afero malpli grava, ol, se forglutinte a kaj kripligante o (laŭ angla maniero) ni diros anstataŭ paroliparoŭli. Tiu ĉi »anglic« ne estas allasebla, des pli, ke oni ja povas tre facile per la praktiko alkonformigi sian langon.

Ĉiuj vokaloj en la ĝusta sono ekzistas ja eĉ en la plej mallacilaj fonetike lingvoj. En Esperanto, ĉiuj literoj de l’ alfabeto volas vivi, precipe tion nepre postulas la akcento. En skribado ĉu ni uzas literon grandan aŭ malgrandan por certaj vortoj — ankaŭ ne tre gravas. Mi preferas pli da konservatismo. La plej grava afero estas, ke oni nin komprenu facile kaj aŭskultu plezure. Kompreneble, ke homo pli klera

  1. efikon? — E. W.