Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/207

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne povis ekdormi. Fine antaŭ la noktomezo ŝi endormiĝis. Ŝia dormo estis peza, maltrankvila. Anjo ĝemadis, parolis al iu, jen ridetante, jen plorante… Frumatene ŝi vekiĝis kun granda ploro.

— Anjo, kial vi ploras, kion vi sonĝis?

Sed Anjo ne respondis. Ŝi obstiniĝis kaj senkonsole ploris.

— Freneza infano! — oni veadis kaj sendis ŝin en la psikologian esplorinstituton. Tie longe manovradis bonkora doktorino ĝis ŝi sukcesis gajni plenan fidon de Anjo.

Jen kion rakontis la infano.

— Tuj kiam mi ekdormis, aperis antaŭ mi mia patrino kun iu blanka virino. Ili kunplektis la manojn super mia kapo kaj ridetis al mi… Mia patrino baldaŭ malaperis. Restis nur ŝi, la blankulino. Mi volis ekkrii, sed ŝi metis siajn du fingrojn sur mian buŝon kaj diris:

— Trankviliĝu!…

Mi tuj trankviliĝis. Poste ŝi kuŝigis sian manon sur mian koron kaj longe, longe rigardis min. Mi scias, vi ridos kiam mi rakontos, kio okazis plue. — De ŝia ektuŝo koro mia komencis malfermiĝadi. Komence iomete, poste ĉiam pliiĝis, fine ĝi malfermiĝis tute larĝe. La blankulino enrigardis ĝin atente kaj profunde. Mi sentis tiam, ke en mian koron eniras iu venteto, varma, freŝa. Estis same, kiam oni dumvintre staras en frosta koridoro, kaj subite iu malfermas la pordon de varma ĉambro. Tiel agrable, tiel bone!… Fine la blankulino glatis miajn harojn kaj diris:

— Vi havas koron, infano, junan, varman… Kial vi tenas ĝin ĉiam fermite?

Mi ekploris… Ŝi tuŝis miajn okulojn delikate,