Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/206

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

svatis al ŝi la gepatroj. Ŝi preferis junan studenton, filon de la vilaĝa makleristo.

Nu, kaj tiel plu…

Anjo efektive estis infano stranga. Enpensiĝema, ne parolema, ŝi havis ĉiam okulojn fiksitajn en malplenon, orelojn kvazaŭ aŭskultantajn ies misterajn voĉojn. Ne partoprenadis en amuzoj de siaj kamaradoj, preferante solece revi en angulo.

— Anjo — fiksokulo, amindumas en angulo!… mokadis ŝin la infanoj. Sed Anjo ne respondis, ne plendis. Eble ŝi sentis, ke ne por ŝi estas sort’ alia, pli radia.

Dekjaran oni ŝin translokis en la instituton por duonidiotoj.

Tie ŝi sentis sin pli bone. Neniu mokis ŝin, neniu incitis. Ŝi ricevis propran florbedon en la instituta ĝardeno. Preskaŭ tutan tagon Anjo pasigis tie ĝoje fosante, plantante florojn kaj alportante ilin naskiĝantajn kvazaŭ etajn infanojn. De tempo al tempo ŝi faladis en melankolion. Tiam ŝi nek manĝis, nek parolis, nur enkaŝita en sia angulo, sopiris kaj ploretis. Neniu sciis, neniu komprenis la kialon.

Proksimiĝadis la »Festo de infano«… La socio preparadis sin al tiu ĉi granda tradicia soleno. Laŭ la ĝenerala porinfana deklaracio »infanoj estas regontoj de la mondo, por ili do niaj penoj, nia amo kaj zorgo. Al senhejmaj, malriĉaj oni devas redoni la rajton de l’ vivo, rajton de l’ ĝojo, rajton de l’ infano. Krei por orfoj la sunbazojn en malluma dezerto de ilia mizero… k. t. p., k. t. p.«

En la antaŭtago de la festo la konduto de Anjo atingis la punkton kulminan de strangeco. En ŝia animo iĝadis io, kio plenrege kaptis ŝin kaj kvazaŭ forportis en mondon de mistero… Vespere ŝi longe