Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LUMO INTERNA.

(Parolo okaze de ĉeesto en la blindula kunveno de »Lumo Interna«, grupo en Breslau, 6. III. 1916.)

Motto: Kian valoron havas la okulo,
Se surda, blinda estas nia kor’?

Mi neniel povis endormiĝi. En mia kapo la taglaboro ŝajne ne finiĝis, malgraŭ ke aliaj miaj »kunlaborantaj« homoj de longe sonĝis pri ia neatingebla feliĉo. Lumiginte mian noktan lampeton kaj perforte ŝlosferminte mian »pensejon«, mi senpacience atendis viziton de s-ro Morfeo. De ekstere allogadis min ĉarma, freŝaera vintra nokto. En mian malgrandan ĉambreton malgaje enrigardis unu, eble sola sur la strato lanterno, en kies subvitra interno apatie lumetis lampeto, tre avare dissendante siajn palajn radiojn en mallarĝan marbordan malproksimon. Se mi ne kuŝus en varma lito, mi irus promeni.

Baldaŭ miaj petolemaj pensoj konformiĝis al ĉi tiu mia promenintenco, kaj, deŝirinte sin de la ĉeno, levis kaj kunportis min sur flugiloj de mia dormema fantazio — kaj jen mi troviĝis ekstere. Antaŭ mi etendiĝas sorĉoplena, malproksima vojo, plenkovrita per freŝa, delikata neĝo.

La nokto estas senstela kaj frosta. Mi tremas kaj paŝas singarde, esplorante per mia nokta lampeto ĉiun