Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
VERSAĴO SEN FINO.

Lin vidis en ĝardeno —
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton’ sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis »Vi« per »ci«.

Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor’ ĉe kor’;

Kaj per solena beno
De l’ pastro en la fin’
Antono kaj Heleno
Jam estis edz’-edzin’.

En ĉarma harmonio
Ekvivis edz’-edzin’,
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.

19