Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne tiu estas la amiko vera,
Kies bonfaroj laŭte sonas, bruas,
Kaj kies sento duone sincera
Nur dankesprimon, laŭdon sole ĝuas.

***

Sed tiu estas, kies granda koro
Bonon farinte, restas mem-ŝirmite,
Kaj proksimulon en malĝoja horo
Sen dankesprimo — savas inkognite.[1]


  1. Citaĵa eraro: Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj aperis