Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

timeto manki fajron, tiun necesegan elementon kiun nenio povas anstataŭi.

Li do iri, perdinta en siaj pensoj, antaŭanta TOrteton kies la tuta zorgo konsistis kungrupigi per siaj krioj, la brutaron da ŝafoj agutioj, kaprinoj kaj kortobirdoj.

Subite lia rigardo estis altirita de akraj koloroj de grapolo de pometoj kiu pendis de la branĉoj de iaj arbustoj, centope dissemintaj piede de la dunoj. Li tuj distingis kelkajn el tiuj "mancinelfruktoj" per kiuj la indianoj plezure nutras sin en kelkaj regionoj de Kalifornio.

- Finfine ! li ekkriis, jen tio por iom variigi niajn manĝojn de ovoj kaj konkuloj !

- Kio ! Tio estas manĝebla ? diris TOrteto kiu, laŭ sia kutimo, estis ekgrimacanta.

- Vidu ja ! respondis Godfredo. Kaj li komencis pluki kelkajn el tiuj mancinelfruktoj en kiuj li avide mordis.

Estis nur sovaĝaj pomoj, sed ilia acideco mem ne lasis esti agrabla. La instruisto ne prokrastis imiti sian kompanon, kaj ne montris sin tro malfeliĉa pro la trovaĵo. Godfredo prave opiniis ke ni kapablis eltiri de tiuj fruktoj iun fermentitan trinkaĵon kiu ĉiufoje estus preferinda ol la klara akvo.

La paŝado daŭrigis. Baldaŭ la ekstremo de la sabla duno venis morti sur herbejo kiun trairis malgranda rivereto kun fluantaj akvoj. Estis tiu kiun Godfredo videtis de la supro de la konuso. Koncerne la arbegojn, ili amasiĝis iom pli for, kaj post kuro je ĉirkaŭ naŭ mejloj, la du esploristoj, sufiĉe lacaj pro tiu kvarhora promenado, alvenis tien kelkajn minutojn post tagmezo.

La loko vere indis esti rigardata, vizitata, selektata, kaj sendube okupata.

Tie, fakte, ĉe la rando de vasta herbejo miksita kun mancinelaj tufoj kaj aliaj arbustoj, staris dudekon da gigantaj arboj kiuj povintus elteni komparon kun la samaj specioj de la Kaliforniaj arbaroj. Ili estis duoncirkle aranĝitaj. La tapiŝo de verdaĵo kiu etendiĝis ĉe ilia piedo, post esti borderinta la fluejon de la rivereto dum ankoraŭ kelkcent paŝoj, cedis lokon al longa strando punktita per rokoj, rulŝtonoj,