Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fukoj, kies la ĉemara disvastiĝo desegniĝis per akrepinta dorno de insulo al nordo.

Tiuj ĉi gigantaj arboj, tiuj dikaj arbegoj kiel oni ordinare nomas ilin en Okcidenta Ameriko, apartenis al la genro de sekvojadendroj, koniferoj de la abifamilio. Se vi demandus al Angloj per kiu pli speciala nomo ili baptis ilin : "Velingtonoj" ili respondus. Se vi tion demandus al Usonanojn : "Vaŝingtonoj" estus ilia respondo.

Ni tuj vidas la diferencon.

Sed ke ili elvokas la memoron de la flegma venkinto de Vaterlo aŭ la memoron de la famkonata fondinto de la amerika respubliko, ili estas tamen la plej imponaj produktoj konataj de la kalifornia kaj nevada flaŭro.

Fakte, en kelkaj partoj de ĉi tiuj landoj; ekzistas tutaj arbaroj de tiuj arboj, tiaj kiaj la boskoj de Mariposa kaj de Kalavera, el kiuj kelkaj estas de sesdek ĝis okdek futoj cirkonference kaj tricent alte. Unu el ili, ĉe la enirejo de Valo Josemito estis ne malpli ol cent futoj ĉirkaŭe; dumvive – ĉar nun ĝi estas kuŝinta sur grundo - ĝiaj lastaj branĉoj atingintus la altecon de Nia-Damo de Strasburgo, tio estas, pli ol kvarcent futoj. Oni ankoraŭ mencias la "Patrinon de la Arbarego", la "Belecon de la arbarego", la "Kabanon de la Pioniro", la "du Gvatistojn", la "Generalon Grant", "Fraŭlinon Emma", "Fraŭlinon Maria", "Brigham Young[1] kaj lian edzinon", la "Tri Graciojn", la "Urson", ktp, kiuj estas veraj vegetalaj fenomenoj. Sur la trunko, segita ĉe sia bazo, de unu el ĉi tiuj arboj, oni konstruis budon en kiu kvadrilo de dek ses ĝis dudek homoj povas komforte manovri. Sed efektive, la giganto el la gigantoj, meze de arbarego kiu estas la proprietaĵo de la ŝtato, je dek-kvino da mejloj de Murfi, estas la "Patro de la Arbarego", malnova kvarmiljara sekvojo; ĝi altiĝas je kvarcent kvindek du futoj super la grundo, pli alta ol la kruco de Sankta Petro de Romo, pli alta ol la Granda Piramido de Gizo, pli alta finfine ol tiu fera spajreto kiu staras nun sur unu el turoj de la katedralo de Rueno kaj devas esti rigardata kiel la plej alta monumento en la mondo.

Estis aro de proksimume dudek de tiuj kolosoj kiujn la kaprico de naturo estis semintaj sur tiu ĉi pinto de la insulo eble dum la epoko kiam la reĝo Salomono konstruis tiun templon de Jerusalemo kiu neniam restariĝis el siaj ruinoj. La plej grandaj povis esti preskaŭ tricent futojn alte, la plej

  1. Brigham YOUNG estis usona mormono, unua subŝtatestro de Utaho.