Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgrandaj ducent kvindek. Kelkaj, interne kavigitaj pro la maljuneco, vidigis ĉe ilia bazo iun gigantan arkaĵon, sub kiu povintus trapasi iun kompletan rajdan taĉmenton.

Godfredo estis impresita de admiro ĉeeste de tiuj ĉi naturaj fenomenoj kiuj ĝenerale okupas nur la altitudoj de kvin ĝis ses mil futoj super la marnivelo. Li eĉ opiniis ke tiu sola vidaĵo valorintus la vojaĝon. Nenio komparebla, fakte, al tiuj ĉi helbrunaj kolonoj, kiuj profiliĝis preskaŭ sen signifa malgrandiĝo de sia diametro, de la radiko ĝis la unua branĉoforko. Tiuj cilindraj trunkoj, je alteco de okdek ĝis cent futoj super la grundo, disbranĉiĝanta laŭ fortaj branĉoj, dikaj kiel jam grandegaj arbotrunkoj, tiel portis tutan arbaron en la aero.

Unu el tiuj "sekvojadendroj" - estis unu el la plej grandaj de la aro - altiris pli aparte la atenton de Godfredo. Kavigita ĉe sia bazo, ĝi prezentis malfermon, de kvar ĝis kvin futoj larĝe kaj dek alte, kiu permesis eniri internen. La koro de la giganto malaperis, la alburno disiĝis laŭ delikata, blankeca polvo; sed se la arbo ankoraŭ apogiĝis sur siaj potencaj radikoj nur per sia solida ŝelo, ĝi povis ankoraŭ tiel vivi dum jarcentoj.

"Pro manko de kaverno aŭ groto, ekkriis Godfredo, jen tute taŭga loĝejo, ligna domo, turo kiel ne ekzistas en loĝata lando ! Tie, ni povos esti enfermitaj kaj ŝirmitaj ! Venu TOrteto, venu !"

Kaj la junulo, kuntirante sian kunulon, eniris enen de la sekvojo.

La grundo estis kovrita de tavolo de vegetala polvo, kaj ĝia diametro ne estis malpli granda ol dudek anglaj futoj. Koncerne la alteco ĉe kiu la volbo rondiĝis, la mallumo malhelpis taksi ĝin. Sed nenia lumradio enŝoviĝis tra la arboŝela vando de tiu speco de kelo. Do, neniu fendo, neniu breĉo tra kiuj la pluvo aŭ la vento povontus eniĝi. Certis ke niaj du Robinsonoj troviĝus tie kun elteneblaj kondiĉoj por senpune maltimi la veterŝanĝiĝojn. Iu kaverno estintus nek pli solida, nek pli seka, nek pli fermita. Vere, estintus malfacile trovi pli bone !

- Hm, TOrteto, kion vi opinias pri tiu natura loĝejo ? Godfredo demandis.