Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam tiu esplorado estis finata, la suno estis sufiĉe malalta sur la horizonto kaj ŝajnis deca prokrasti ĝis la morgaŭo la preparojn de la definitiva instalado.

Sed tiu nokto, post manĝo kies la deserto konsistis el sovaĝaj pomoj, kie ni povis pli bone pasigi ĝin ol sur tiu vegetala polvo kiu kovris la grundon interne de la sekvojo ? Estis tio kio estis farita sub la gardo de Providenco, ne sen ke Godfredo memore al Onklo Vilhelmo V. Kolderupo, donis la nomon de Vilĉjo-Arbo al tiu ĉi giganta arbo kies la similaj el la arbaroj de Kalifornio kaj de najbaraj ŝtatoj portas, ĉiuj, la nomon de unu el la famaj civitanoj de la amerika respubliko.

XII
Kiu finiĝas ĝustatempe per belega kaj feliĉa fulmobato.

Kial ne konfesi tion ? Godfredo iĝis nova homo en tiu situacio nova por li, tiom malserioza, tiom malgrava, tiom malmulte atentema, dum li devis nur lasi sin vivi. Fakte, neniam la zorgo pri la morgaĵo venis maltrankviligi lian ripozon. En la tro riĉega hotelo de la strato Montgomerio kie li dormis siajn dek horojn sen interrompiĝi, la faldo de rozfolio[1] ankoraŭ neniam ĝenis lian dormadon.

Sed ne plu estos tiel. Sur tiu neesplorita insulo, li vidis sin komplete malkunigita de la resto de la mondo, forlasita al siaj propraj rimedoj, trudita fronti la vivbezonojn, en kondiĉoj kie viro, eĉ multe pli sperta, estintus tre malhelpita. Sendube, ne plu vidante reaperi la Revon, oni ekserĉus ĝin. Sed kio ili estis ambaŭ ? Miloble malpli ol pinglo en fojnostako, ol sablero funde de la maro ! La nekalkulebla riĉaĵo de la onklo Kolderupo ne estis respondo por ĉio !

Tial, kvankam li trovis rifuĝejon preskaŭ akcepteblan, Godfredo

  1. Aludo al Sibarito kiu ne kapablis dormi kiam unu el la rozpetaloj kiuj kovris lian lito, estis duige faldita.