Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tie dormis nur per malkvieta dormo. Lia cerbo laboris kiel ĝi neniam faris. Estas ĉar ĉiaspecaj ideoj asociiĝis : tiuj de la pasinteco kiujn li amare bedaŭris, tiuj de nuntempo pri kiuj li strebis al la realigon, tiuj de la estonteco kiuj ankoraŭ pli maltrankviligis lin !

Sed, antaŭ ĉi tiuj gravaj malfacilaĵoj, la racio kaj poste, la rezonado kiu tute nature rezultas, aperis iom post iom el la limboj kie ili dormetis en li ĝis nun. Godfredo estis decidita lukti kontraŭ la malbona fortuno, ĉion provi kiom nur eble por elkaŝiĝi. Se li elsaviĝis, tiu ĉi leciono certe ne estus perdita en la estonteco.

Tuj ĉe tagiĝo, li staris kun la intenco komenci pli kompletan instaladon. La temo de provianto, ĉefe tiu de la fajro kiu estis ligita al ĝi, superis ĉiujn aliajn, ajnajn ilojn aŭ armilojn fabrikendajn, provizajn vestojn kiujn necesus akiri, sub minaco esti baldaŭ vestinta nur laŭ polinezia modo.

TOrteto ankoraŭ dormis. Oni ne vidis lin en la ombro, sed oni aŭdis lin. Tiu kompatinda homo, eltirita el la sinkado, restinta tiel senzorga je kvardek kvin jaroj kiel sia lernanto estis ĝis tiam, ne povis esti al li grava elturniĝulo. Li eĉ estus ŝarĝa superfluo ĉar necesus zorgi pri liaj ĉiaj bezonoj; sed tamen estis kunulo ! Li pli bone valoris, finpensinte, ol la plej inteligenta el la hundoj, kvankam li sendube estis verŝajne malpli utila ! Li estis estulo kapablanta paroli, kvankam tekse-mikse; babili, kvankam ĉiam estis nur malmulte seriozaj aferoj; plendi, tio kio pli ofte venis al li ! ĉiaokaze, Godfredo aŭdus homan voĉon vibri en sia orelo. Tio ĉiam valorus pli bone ol la papagon de Robinsono Kruso ! Eĉ kun TOrteto, li ne estus sola, kaj nenio senkuraĝigus lin tiom kiom la perspektivo de plena soleco.

"Robinsono antaŭ Vendredo, Robinsono post Vendredo, kia diferenco !" li pensis.

Tamen tiumatene, la 29an de Junio, Godfredo ne bedaŭris esti sola por efektivigi sian projekton esplori la medion de la sekvojaro. Eble li estus sufiĉe bonŝanca por malkovri kelkan frukton, kelkan manĝeblan radikon kiujn li alportus por la ekstrema kontentigo de la instruisto. Li do forlasis TOrteton kun liaj sonĝoj kaj foriris.

Maldika nebuleto ankoraŭ vualis la marbordon kaj la maron; sed jam tiu