Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La tago fluis en ĉi tiuj laboroj kiuj ne estis finitaj antaŭ la sunsubiro. Godfredo kaj TOrteto, sufiĉe lacaj, trovis bonegan sian litaĵon nur faritan el tiu seka herbo per kiu ili faris abundan provizon; sed ili devis kvereli kontraŭ la flugaĵoj kiuj plezure elektintus domicilon ene de Vilĉjo-Arbo. Godfredo do pensis ke taŭgus starigi kokejon en kelka alia sekvojo de la grupo, kaj li sukcesis malpermesi al ili la eniron de la komuna ĉambro nur barante ĝin per vepraĵoj. Tre feliĉe, nek la ŝafoj, nek la agutioj, nek la kaprinoj sentis la saman tenton. Tiuj ĉi bestoj kviete restis ekstere kaj tute ne havis la inklinon transpasi la nesufiĉan baron.

La sekvaj tagoj estis utiligitaj por diversaj laboroj de instalado, aranĝo kaj rikolto : ovoj kaj konkuloj por kolekti, radikoj de ignamo kaj mancinelpomoj por deŝiri, ostroj kiujn ni ĉiumatene iris eltiri el la marborda benko, ĉio ĉi postulis tempon, kaj la horoj rapide fluis.

La hejmaj iloj ankoraŭ limiĝis je kelkaj larĝaj konkaĵoj de duvalvuloj kiuj servis kiel glasojn aŭ telerojn. Estas vere ke, rilate al la speco de nutrado kiun la gastoj de Vilĉjo-Arbo disponis, tio ne bezonis pli. Estis ankaŭ la lavado de la tolaĵo en la klara akvo de la rivereto, kiu okupis la libertempon de TOrteto. Estis al li ke apartenis tiun taskon : cetere temis nur pri la du ĉemizoj, du naztukoj, kaj du paroj de ŝtrumpetoj, kiuj konsistigis la tutan vestaron de la ŝiprompiĝuloj.

Tial, dum tiu operacio, Godfredo kaj TOrteto estis nur vestitaj de sia pantalono kaj de sia marbluzo; sed kun la arda suno de tiu latitudo, tio ĉio rapide sekiĝis.

Ili tiel iris, sen esti suferantaj nek pro la pluvo nek pro la vento, ĝis la 3a de julio.

Jam la instalado estis preskaŭ akceptebla, konsiderante la nehavajn kondiĉojn en kiuj Godfredo kaj TOrteto estis ĵetitaj sur tiun insulon.

Tamen necesis ne neglekti la savŝancojn kiuj povis nur deveni de ekstere. Tial, Godfredo ĉiutage venis observi la maron tra la tuta vasteco de ĉi tiu sektoro, kiu disvolviĝis de la oriento al la nordokcidento, transe de la promontoro. Tiu parto de la Pacifiko ĉiam estis dezerta. Neniu