Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝipo, neniu fiŝkapta boato, neniu fumo desegniĝanta sur la horizonto kaj indikanta, marmezen, la trapasadon de kelka vaporŝipo. Ŝajnis ke la Fina insulo situis ekster la komercaj itineroj kaj la pasaĝeraj transportoj. Bezonis do pacience atendi, fidi al la Plejpotenculo, kiu neniam forlasas la senpotenculojn.

Intertempe, kiam la tujaj vivbezonoj lasis al li kelkan libertempon, Godfredo, ĉefe instigita de TOrteto, revenis al tiu grava kaj koleriga afero de la fajro.

Li unue provis anstataŭigi tindron, kiu bedaŭrindege mankis al li, per alia tiaspeca substanco. Tamen eblis ke kelkaj specoj de fungoj kiuj kreskis en la kavoj de maljunaj arboj, post esti submetitaj al longdaŭra sekigado, povintus ŝanĝiĝi al bruligebla substanco.

Pluraj el tiuj fungoj estis do rikoltitaj kaj elmetitaj al rekta ago de la suno ĝis ili pulvoriĝis. Poste, per la dorso de sia tranĉilo, ŝanĝita al fajrilo, Godfredo ŝprucigis el siliko kelkajn fajrerojn kiuj falis sur tiun substancon… Estis senutile. La spongeca materialo ne ekbrulis.

Godfredo tiam ekpensis uzi tiun eretan vegetalan polvon, sekiĝinta ekde tiom da jarcentoj, kiun li trovis sur la interna planko de Vilĉjo-Arbo.

Li ne pli bone sukcesis.

Senrimediĝinta, li ankoraŭ provis kaŭzi, per la fajrilo, la ekbruligon de speco de spongo, kiu kreskis sub la rokoj.

Li ne estis pli bonŝanca. La ŝtalero, flamigita dum la frapo de siliko, falis sur la substancon, sed tuj estingiĝis.

Godfredo kaj TOrteto estis vere senesperaj. Malhavi fajron estis neebla. De tiuj fruktoj, de tiuj radikoj, de tiuj konkuloj, ili komencis laciĝi kaj ilia stomako ne malfruus sin montri tute ribela pri tiu ĉi speco de manĝaĵo. Ili rigardis - ĉefe la instruisto - tiujn ŝafojn, tiujn agutiojn, tiujn kokinojn, kiuj iris kaj reiris ĉirkaŭ Vilĉjo-Arbo. Vidante tion, malsategoj trafis ilin. Ili avide rigardis tiujn ĉi vivantajn karnon !

Ne ! Tio ne povis tiel daŭri !

Sed neatendita cirkonstanco – ni diru providenca, se vi bonvolas - baldaŭ venis helpe al ili.

Dum la nokto de la 3a al 4a de julio, la vetero kiu inklinis ŝanĝiĝi ekde