Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mortinta ligno, oni diris tion, abundis sub la grandega kanopeo de sekvojoj. Tial, ekde la tagiĝo, Godfredo kaj la intruisto, post esti amasigintaj konsiderindan stokon de ili, ne domaĝis ĝin en la fajrejo flamigita de fulmo. Starigita ĉe la piedo de unu el la arboj, en mallarĝa interaĵo de radikoj, tiu ĉi fajro flamis kun hela kaj gaja fulmetado. TOrteto senspiriĝanta, malŝparis sian tutan blovadon elspiri sur ĝi, kvankam tio estis tute senutila. En tiu sinteno, li prenis la plej nekomunajn pozojn, sekvante la grizecan fumon kies la volviĝoj perdiĝis en la supron de la foliaro.

Sed ne estis por admiri ĝin ke ni tiom deziris ĝin, tiun ĉi nemalhaveblan fajron, ankaŭ ne pli por varmigi sin. Ni destinis ĝin por pli interesa uzado. Temis liberiĝi de tiuj senviandaj manĝoj de krudaj konkuloj kaj de radikoj de ignamo kies bolanta akvo aŭ simpla kuirado en la cindro neniam liberigis la nutrajn elementojn. Estis por tiu laboro ke Godfredo kaj TOrteto strebis dum parto de mateno.

- Ni ja manĝos unu aŭ du kokidojn ! ekkriis TOrteto, kies la makzelo anticipe klakadis. Ni povus aldoni al ĝi ŝinkon de agutio, femuraĵo de ŝafo, pecon de kaprino, kelkajn partojn de tiu ĉasbesto kiu kuras tra la herbejo, sen kalkuli du aŭ tri fiŝojn de sensala akvo, akompanota per kelkaj fiŝoj de maro ?

- Ne tiel rapide, respondis Godfredo kiun la prezento de tiu ĉi iom modesta menuo metis en gaja humoro. Necesas ne riski misdigeston por ripari fasto ! Ni domaĝu niajn provizaĵojn, Torteto ! Konsentite por du kokidoj – ĉiu la sian - kaj se la pano nesufiĉos al ni, mi ja esperas ke niaj radikoj de kamasio, taŭge preparitaj, anstataŭigos ĝin sen tro da malavantaĵo !

Tio kostis la vivon de du senkulpaj birdoj kiuj, senplumigitaj, kuirpretigitaj, preparitaj de la instruisto, poste trapikitaj per bastoneto, baldaŭ rostis antaŭ brilanta flamo.

Dume, Godfredo zorgis taŭgigi la radikojn de kamasio por ilin trovigi en la unua serioza matenmanĝo kiu baldaŭ estos vorita en la insulo Fina. Por estigi ilin manĝeblaj, bezonis nur sekvi la indianan metodon kiun la usonanoj devis koni, pro esti plurfoje vidinta tion utiligitan en la herbejoj de la okcidenta Ameriko.

Jen kiel Godfredo procedis :

Iu kvanto de plataj ŝtonoj, kolektitaj sur la strando, estis