Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

metitaj en la ardejon por sorbiĝi de fortega varmego. Eble TOrteto opiniis ke estis domaĝe utiligi tian bonan fajron "por kuiri ŝtonojn", sed ĉar tio neniel malhelpis la pretigadon de liaj kokaĵoj, li ne alimaniere plendis pri tio.

Dum la ŝtonoj tiel varmiĝis, Godfredo elektis lokon de grundo, de kiu li elradikis la herbon sur la spaco de ĉirkaŭ unu kvadrata jardo; poste siaj manoj armitaj per larĝaj konkoj, li forigis la teron ĝis profundo de dek coloj. Tio farita, li metis funde de tiu truo fajron el seka ligno kiun li ekbruligis, por komuniki al la grundo, kompaktigita funde de la truo, sufiĉe konsiderindan varmecon.

Kiam tiu tuta lignaĵo estis konsumita, post forpreno de la cindro, la radikoj de kamasio, antaŭe purigitaj kaj skrapitaj, estis etenditaj en la truon; maldika tavolo de herbo kovris ilin, kaj la brulaj ŝtonoj metitaj super, servis kiel bazo por nova fajro kiu estis flamigita ĉe ilia surfaco.

Fine, estis speco de forno kiu estis tiamaniere aranĝita, kaj post sufiĉe mallonga tempo - duonhoron maksimume - la operacio devis esti konsiderita kiel finita.

Fakte, sub la duobla tavolo de ŝtonoj kaj de herboj kiu estis forigita, oni retrovis la radikojn de kamasio modifitaj de tiu akra rostado. Pistante ilin, oni povintus akiri farunon tute taŭgan por fari specon de pano; sed, lasante ilin en ilia natura stato, estis kvazaŭ oni manĝis terpomojn el tre nutroriĉa kvalito.

Estis tiel ke tiuj radikoj estis servitaj tiun ĉi fojon, kaj ni lasas por pensi kian tagmanĝon faris la du amikoj per tiuj junaj kokidoj kiujn ili voris ĝis la ostoj, kaj tiuj bonegaj kamasioj kiujn ili ne bezonis ŝpari. La kampo ne estis for, kie ili abunde kreskis. Necesis nur sin klini por ilin rikolti centope.

Tiu manĝo elfarita, Godfredo okupiĝis prepari iun kvanton da tiu faruno, kiu konserviĝas preskaŭ senfine kaj povas esti transformita al pano por la ĉiutagaj bezonoj.

Tiu tago forpasis en ĉi tiuj diversaj okupiĝoj. La fajrejo estis ĉiam provizita per la plej grava zorgo. Oni pli speciale ŝargis ĝin per brulaĵo por la nokto –tio kio ne malebligis TOrteton plurfoje ellitiĝi por kunpuŝi la lignokarbojn kaj kaŭzi pli aktivan bruladon. Poste, li revenis enlitiĝi; sed, ĉar li sonĝis