ke la fajro estingiĝis, li tuj releviĝis, kaj li tiel rekomencis tiun karuselon ĝis la tagiĝo.
La nokto fluis sen incidento. La kraketadoj de la fajro, kunigitaj kun la kokokrio, vekis Godfredon kaj lian kunulon kiu finfine endormiĝis.
Unue, Godfredo surpriziĝis senti ian trablovon kiu venis de supre, ene de Vilĉjo-Arbo. Li do estis instigata pensi ke la sekvojo estis malplena ĝis la disbranĉiĝo de la malaltaj branĉoj, ke tien malfermiĝis truon kiun decus ŝtopi se ni volus esti enfermitaj kaj ŝirmitaj.
"Tamen, jen kiu estas stranga ! diris Godfredo al si. Kiel, dum la antaŭaj noktoj, mi ne sentis tiun trablovon ? Ĉu tio estus pro la fulmobato ?…"
Kaj por respondi al tiuj demandoj, venis al li la ideo ekstere ekzameni la trunkon de la sekvojo.
Esploro elfarita, Godfredo rapide komprenis tiun kiu okazis dum la fulmotondro.
La fulmospuro estis videbla sur la arbo, kiu estis vaste senŝeligita pro la pasado de la fluido de la forko ĝis la radikoj. Se la sparko enŝoviĝus ene de la sekvojo anstataŭ sekvi la eksteran randon, Godfredo kaj sia kunulo povintus esti fulmobatitaj. Sen suspekti ion, ili tie travivis veran danĝeron.
"Oni rekomendas, diris Godfredo, ne rifuĝi sub la arboj dum fulmotondroj ! Bonege estas por tiuj kiuj povas alimaniere fari ! Sed, por ni, la eblo eviti tiun danĝeron, ĉar ni loĝas en arbo ! Nu ni vidos !"
Poste, rigardanta la sekvojon ĉe la loko kie komencis la longa spuro de la fluido :
"Estas evidente, li diris al si, ke tie kie la fulmo frapis ĝin, ĝi estis fortege disiganta ĝin ĉe la supro de la trunko. Sed tiam ĉar la aero eniĝas hejmen tra tiu aperturo, estas ke la arbo estas kava laŭ ĝia tuta alteco kaj ankoraŭ vivas nur dank‘al sia ŝelo ? Jen situacio kiun konvenas ekkompreni !"
Kaj Godfredo tuj serĉis kelkan kenan branĉon per kiu li povis fari torĉon.
Iu bosketo de pinoj liveris al li la torĉon kiun li bezonis; la rezino