Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elŝvitiĝis el tiu branĉo kiu, tuj post esti flamigita, donis tre helan lumon.

Godfredo tiam eniris la kavon kiu servis al li kiel loĝejo. Post la ombro tuj sekvis la lumon, kaj estis facile distingi kio estis la interna aranĝo de Vilĉjo-Arbo.

Ia volbo, neregule hakita, plafonis je dekkvino da futoj super grundo. Levante sian torĉon, Godfredo tre klare ekvidis la aperturon de mallarĝa dukto kies la disvolviĝo perdiĝis en la ombro. Evidente la arbo estis kavigita laŭ sia tuta longo; sed eble restis alburna parto ankoraŭ nedifektita. En tiu kazo, helpante sin per tiuj elstaraĵoj, estus, se ne facile almenaŭ fareble, supreniri ĝis la branĉoforko.

Godfredo kiu pensis pri la estonteco, decidis scii sen plu prokrasti kie tiurilate oni staras.

Li havis duoblan celon : unue hermetike ŝtopi tiun orificion tra kiu la vento aŭ la pluvo povis enŝoviĝi - tio kio estigus Vilĉjo-arbon preskaŭ neloĝeblan; poste ankaŭ, certiĝi ĉu, antaŭ danĝero, atako de bestoj aŭ de indiĝenoj, la supraj branĉoj de la sekvojo ne proponus oportunan rifuĝejon.

Oni povis ĉiaokaze provi. Se ia netransirebla malfacilaĵo estus trafata en la mallarĝa trairejo, nu, Godfredo devus nur malsupreniri.

Post esti fiksinta sian torĉon en la interspaceto de du dikaj radikoj samnivele kun la grundo, jen li do kiu komencas supreniri sur la unuajn internajn elstaraĵojn de la arboŝelo. Li estis lerta, fortika, facilmova, kutiminta al gimnastiko kiel ĉiuj junaj Usonanoj. Estis nur ludo por li. Baldaŭ li atingis, en tiu neregula tubo, pli mallarĝan parton tra kiu, apogante sin per la dorso kaj la genuoj, li povis grimpi kiel kamenskrapisto. Lia tuta timo estis ke iu difekto de la larĝeco haltigos lin en lia grimpado.

Tamen li daŭrigis supreniri, kaj kiam li trafis elstaraĵon, li tie ripozis por reakiri la spiron.

Tri minutojn post esti forlasinta la grundon, se Godfredo ne atingis sesdek futojn alten, li ne devis esti for de tio, kaj konsekvence restis al li transiri nur dudekon da futoj.

Efektive, li jam sentis pli freŝan aeron blovi sur sia vizaĝo, li avide spiris ĝin