Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉar ne estis vere tre freŝa interne de la sekvojo.

Post esti ripozanta dum minuto, post esti forskuinta la eretan polvon elŝiritan de la flankoj, Godfredo daŭrigis supreniri en la tubo kiu iom post iom mallarĝiĝis.

Sed tiumomente, lia atento estis altirita de ia bruo kiu tute prave ŝajnis al li suspektebla. Ŝajnis ke gratbruo okazis interne de la arbo. Preskaŭ tuj ia siblado aŭdiĝis. Godfredo ekhaltis.

"Kio tio estas ? li demandis al si. Ia besto kiu rifuĝis en tiu ĉi sekvojo ? Ĉu ĝi estus serpento ?… Ne, ni ankoraŭ ne ekvidis ĝin sur la insulo !… Devus pliĝuste esti ia birdo kiu provas forfuĝi !"

Godfredo ne eraris, kaj ĉar li daŭrigis grimpi, ia pli akra grakado, sekvita de vigla batado de flugiloj, montris al li ke temis tien nur iu flugaĵo, nestiĝinta en la arbo, kaj kiun li sendube ĝenis la ripozon.

Pluraj "huŝ ! huŝ !" kiun li eligis per la tuta vigleco de siaj pulmoj, baldaŭ decidigis la entrudulon forkuri.

Estis, fakte, specio de altkreska monedo, kiu ne prokrastis eskapi tra la truo kaj hastege malaperis en la alta supro de Vilĉjo-Arbo.

Kelkajn momentojn poste, la kapo de Godfredo trapasis tra la sama aperturo, kaj baldaŭ li troviĝis tute komforte sidinta sur la branĉoforko de la arbo, ĉe la komenciĝo de ĉi tiuj malaltaj branĉoj kiujn la okdek futoj de alteco disigis de la grundo.

Tie, kiel dirite, la grandega trunko de la sekvojo subportis iun kompletan arbaron. La kaprica interplektiĝo de la neĉefa branĉaro aspektis kiel tiuj tre densaj arbegaroj kiujn neniu breĉo igis trairebla.

Tamen Godfredo sukcesis, ne sen kelka peno, gliti sin de iu branĉo al alia, por atingi iom post iom la lastan etaĵon de tiu kolosa vegetaĵo.

Multaj birdoj ekflugis je lia alproksimiĝo eligante kriojn, kaj ili iris rifuĝi sur la najbarajn arbojn de la grupo kiun Vilĉjo-Arbo superstaris per sian tutan kapon.

Godfredo tiel daŭrigis grimpi tiom kiom li povis, kaj haltis