Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nur kiam la ekstreme supraj branĉoj komencis fleksiĝi sub sia pezo.

Iu vasta horizonto de akvo ĉirkaŭis la insulon Finan, kiu disvolviĝis ĉe liaj piedoj kiel reliefa mapo.

Liaj okuloj avide trarigardis tiun parton de maro. Ĝi estis ankoraŭ dezerta. Necesis ankoraŭfoje konkludi, ke la insulo troviĝis ekster la komercaj markursoj de Pacifiko.

Godfredo sufokis profundan suspiron, poste, liaj rigardoj malleviĝis al tiu mallarĝa spaco sur kiu la destino kondamnis lin vivi sendube longtempe, eble ĉiam ! Sed kia estis lia surprizo, kiam li revidis, norden tiufoje, fumon simila al tiu kiun li jam kredis ekvidi en la sudo. Li do elrigardis kun la plej ekstrema atento.

Tre subtila vaporo, el pli malhela bluo ĉe ĝia pinto, leviĝis rekte en la kvieta kaj pura aero.

"Ne ! Mi ne eraras, ekkriis Godfredo. Tien ekzistas fumo, kaj konsekvence fajro kiu produktas ĝin !… Kaj tiu fajro povas nur esti ekbruligata de… De kiu ?…"

Godfredo tiam prenis kun ekstrema precizeco, la biron de la koncerna loko.

La fumo leviĝis ĉe la nordoriento de la insulo, meze de la altaj rokoj kiuj staris rande de la marbordo. Eraro ne eblis. Estis malpli ol kvin mejlojn de Vilĉjo-Arbo. Trairante rekte al nordoriento, trans la herbejo, poste, sekvante la marbordon, ni nepre devus alveni al rokoj kiujn ornamis tiu delikata vaporo.

Tute emociiga, Godfredo remalsupreniris la branĉan skafaldon ĝis la branĉoforko. Tie li haltis dum momento por elŝiri interplekton el musko kaj folioj; kaj poste, li enŝoviĝis tra la aperturo kiun li ŝtopis laŭeble kiel li povis, kaj lasis sin rapide gliti ĝis la grundo.

Iu sola vorto ĵetita al TOrteto por diri al li tute ne maltrankviliĝi pro sia foresto, kaj Godfredo ekĵetiĝis al la nordorienta direkto, tiel por atingi la marbordon.

Estis duhora kurado, unue tra la verda herbejo, meze de disaj bosketoj aŭ de longaj heĝoj el dornaj genistoj; poste laŭlonge de la marbordo. Fine la lasta roka ĉeno estis atingita.