Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Godfredo, forlasante la marbordon, reiris do al Vilĉjo-Arbo, observante iom pli la landon dum la reveno ol li faris dum la iro. Kelkaj remaĉuloj montris sin, interalie alkoj, sed ili sagis tiom rapide, ke estintus neeble atingi ilin.

Ĉirkaŭ la kvara, Godfredo estis reveninta. Cent paŝoj antaŭ alveni, li aŭdis la akran knaradon de la poŝviolono, kaj baldaŭ retrovis sin antaŭ la instruisto TOrteto kiu, en la teniĝo de vestalo, religie viglis super la sankta fajro konfidita al sia gardado.


XIV
En kiu Godfredo trovas vrakon al kiu sia kunulo kaj li faras bonan akcepton.

Suferi tion kion oni ne povas malebligi, estas filozofia principo kiu, se ĝi eble ne instigas al la plenumo de la grandaj aferoj, certe estas treege praktika. Godfredo estis do plene decidinta de nun subordigi al ĝi siajn ĉiujn agojn. Ĉar nepris vivi en tiu ĉi insulo, la plej saĝa estis vivi ĉi tie kiel eble la plej bone, ĝis kiam iu okazo estus donita forlasi ĝin.

Ni zorgis, sen pli prokrasti, taŭge aranĝi iom la internon de Vilĉjo-Arbo. La afero de pureco, manke de komforto, superis ĉiujn aliajn. La kuŝejoj el herboj estis ofte renovigataj. La uzaĵoj limiĝis je simplaj konkaĵoj, tio estas vera; sed la teleroj aŭ la pladoj de iu usona servistejo ne proponintus pli da pureco. Necesas ripeti tion por lia laŭdo, la instruisto TOrteto admirinde lavis la vazaron. Sia tranĉilo helpanta, Godfredo, dank'al larĝa peco de arboŝelo glatigita kaj al kvar piedoj plantitaj en la grundon, sukcesis starigi tablon meze de la ĉambro. Krudaj stumpoj servis kiel skabelojn. La gastoj ne plu estis kondamnitaj manĝi sur siaj genuoj, kiam la vetero ne permesis tagmanĝi en libera aero.

Estis ankoraŭ la bezono de vestoj kiu ne estis sen multe maltrankviligi.