Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ni do domaĝis ilin kiel eble plej bone. Kun tiu temperaturo kaj sub tiu latitudo, estis neniu ĝenaĵo esti duonnude. Sed fine, kuloto, jako, ĉemizo el lano, iam eluziĝus. Kiel ni povus anstataŭi ilin ? Ĉu okaze ni vestos nin per feloj de tiuj ĉi ŝafoj, tiuj ĉi kaprinoj kiuj, post nutri la korpon, ankoraŭ utilus por vesti ĝin ? Verŝajne tio necesus. Dume, Godfredo ofte lavigis la malmulte da vestoj kies ili disponis. Estis ankoraŭ al TOrteto, ŝanĝita al lavmaĉino, kiun alfalis tiun taskon. Li cetere plenumis ĝin, kontentige por ĉiuj.

Godfredo, li, pli specife zorgis pri la laboroj de proviantado kaj de aranĝo. Li krome estis la provizanto de la servistejo. La kolekto de manĝeblaj radikoj kaj de mancinelfruktoj ĉiutage postulis al li kelkajn horojn; simile, la fiŝkaptado per nasoj el plektitaj junkoj kiujn li lokmetis aŭ en la fluantan akvon de la rivereto, aŭ en la kavojn de la marbordaj rokoj kiujn la malfluso lasis senakva. Tiuj ĉi rimedoj sendube estis tre primitivaj, sed bela krustulo aŭ kelka frandinda fiŝo tempaltempe troviĝis sur la tablo de Vilĉjo-Arbo, sen paroli pri moluskoj kies la rikolto okazis mane kaj senpene.

Sed ni konfesos tion - kaj oni bonvolos akcepti ke el ĉiuj kuiriloj, ĝi estas la plej necesega - la kuirpoto, la simpla kaserolo el giso aŭ el fero martelita, mankis. Ĝia malesto nur sentiĝis tro malbone. Godfredo ne sciis kion inventi por anstataŭigi la vulgaran bolilon kies uzo estas universala. Neniu vianda supo (= olapodrido), neniu bolita karno aŭ fiŝo, nur rostitaĵoj kaj kradrostaĵoj. Neniam la grasa supo aperis komence de manĝoj. Kelkfoje TOrteto amare plendis; sed la rimedo por kontentigi tiun kompatindulon !

Aliaj zorgadoj cetere absorbis Godfredo. Vizitante la diversajn arbojn de la grupo, li trovis duan sekvojon, kun alta staturo, kies malsupra parto, kavigita de la tempo, ankaŭ prezentis sufiĉe larĝan kaverneton.

Estis tie ke li starigis kokejon en kiu la kortobirdoj estis baldaŭ hejmiĝantaj. Tie la virkoko kaj la kokinoj facile kutimiĝis, la ovoj elkoviĝis en la seka herbo, la kokidoj komencis multiĝi. Ni ĉiunokte reenfermis ilin por ilin ŝirmi kontraŭ la rabobirdoj kiuj, desupre de la branĉaro, gvatis tiujn facilajn viktimojn kaj finfine detruus la tutajn kovitarojn.