Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Koncerne la agutiojn, la ŝafojn, la kaprinojn, ĝis nun, ŝajnis senutile imagi por ili aprejon aŭ brutejon. Kiam la malbona sezono estos venanta, ili juĝos. Dume, ili prosperis en tiu abunda paŝtejo de la herbejo, havantaj abunde tie specon de furaĵo kaj multe da tiuj manĝeblaj radikoj kies la anoj de la porka gento estimis plej multe. Kelkaj kaprinoj estis naskintaj ekde la alveno sur la insulo, sed ni lasis al ili preskaŭ ilian tutan lakton por ke ili povos zorgi pri la nutrado de la idoj.

El tio sekvis ke Vilĉjo-Arbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis nun tre movoplenaj. La dombestoj, tutsataj, venis, dum la varmaj horoj de la tago, serĉi tie rifuĝon kontraŭ la varmego de la suno. Tute ne estis timo ke ili iris perdiĝi for, nek ankoraŭ pli io ajn por maltrankviliĝi pri la sovaĝbestoj ĉar ne ŝajnis ke la insulo Fina enhavis ununuran danĝeran beston.

Tiel okazadis la aferoj, kun la nuntempo preskaŭ certigita, sed iu venonteco ĉiam zorgodona, kiam neatendita fariĝo okazis, kiu devis signife plibonigi la situacion. Estis la 29a de julio.

Godfredo vagis dum la mateno sur tiu parto de la strando kiu formis la marbordon de la granda golfeto, al kiu li donis la nomon de Revo-Golfeto. Li esploris ĝin, por kontroli ĉu ĝi estis tiom riĉa de moluskoj kiom la norda marbordo. Eble li ankoraŭ esperis ke kelka vrako retroviĝus tie, tiom ŝajnis al li stranga ke la surfo ne ĵetis iun solan el la ŝipaj disrompitaĵoj al la marbordo.

Nu, tiun tagon, li antaŭenpaŝis ĝis la norda pinto kiun ĉesigis sabla strando kiam sia atento estis altirita de roko el bizara formo, kiu elmergiĝis je la alteco de la lasta aluvio el algoj kaj fukoj.

Ia antaŭsento instigis lin hastigi sian paŝadon. Kia estis sia surprizo, sia ĝojo ankaŭ, kiam li rekonis ke tio kion li rigardis kiel rokon, estis kofro duone enterigita en la sablo.

Ĉu estis iu el la pakaĵoj de la Revo ? Ĉu ĝi troviĝis en tiu loko ekde la ŝippereo ? Ĉu ne estis plivole ĉiu kiu restis de iu alia pli freŝdata katastrofo ? Estintus malfacile diri tion. Ĉiaokaze, de kie ĝi alvenis kaj kion ajn ĝi povis enhavi, tiu kofro devis esti bona kaptaĵo.

Godfredo ekzamenis ĝin ekstere. Li vidis nenian spuron de adreso. Ne