Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iun nomon, ne eĉ unu el tiuj dikaj inicialoj, detranĉitaj el maldika metala plato, kiuj ornamas la usonajn kofrojn. Eble ene troviĝus iu papero kiu indikus ĝian devenon, la naciecon, la nomon de ĝia proprietulo ? Ĉiaokaze, ĝi estis hermetike fermita kaj ni povis esperi ke ĝia enhavo tute ne estis difektita pro ĝia restado en la marakvo. Fakte, estis iu tre forta kofro el ligno, tegita per dika haŭto, kun kupraj fortigiloj ĉe ĉiuj ĝiaj anguloj kaj kun larĝaj rimenoj kiuj ĉirkaŭligis ĝin ĉiuflanke.

Kia ajn estis sia senpacienco voli viziti la enhavon de tiu kofro, Godfredo tute ne projektis ĝin rompi, sed malfermi ĝin post esti cediginta la seruron. Pri transporti ĝin de la fundo de Revo-Golfeto al Vilĉjo-Arbo, ĝia pezo ne permesis tion, kaj ne necesis eĉ pensi tion.

"Nu, diris Godfredo al si, ni malplenigos ĝin surloke, kaj faros tiom da vojaĵoj kiel necesos por transporti ĉion kion ĝi entenas".

Oni povis konsideri ĉirkaŭ kvar mejloj de la pinto de la promontoro al la sekvoja grupo. Tio postulus do kelkan tempon kaj kaŭzus nepran lacecon. Nu la tempo ne mankis. Pri la laciĝo, ne estis nun oportune atenti tion.

Kion enhavis tiu ĉi kofro ?… Antaŭ reiri al Vilĉjo-Arbo, Godfredo volis almenaŭ provi malfermi ĝin.

Li do unue demetis la rimenojn kaj tuj poste esti malbukintaj, li formetis, bone domaĝante ĝin, la ledan kapuĉon kiu kovris la seruron. Sed kiel malŝlosi ĝin ?

Tie troviĝis la plej malfacila tasko. Godfredo havis neniun levilon kiu povintus permesi al li apliki surpezon. Riski rompi sian poŝtranĉilon en tiu operacio, li bone atentis ne fari tion. Li do serĉis pezan rulŝtonon kun kiu li provus frakasi la serurbuŝon.

La strando estis surŝutita de malmolaj silikoj, el ĉiuj formoj, kiuj povis servi kiel martelo.

Godfredo elektis iun, dika kiel pugno, kaj li alfrapis vigla baton sur la kupran platon.

Je sia ekstrema surprizo, la serurlango, enŝovitaj en la serurbuŝo, tuj elŝoviĝis.

Aŭ la serurbuŝo rompiĝis sub la bato, aŭ la seruro ne estis ŝlosita.