Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La koro de Godfredo, ja, forte batadis ĝuste antaŭ kiam li relevis la fermoplaton de la kofro !

Fine, ĝi estis malfermita, kaj vere, se neprintus frakasi ĝin, Godfredo ne facile sukcesus.

Tiu kofro estis vera kiraskesto. La internaj vandoj estis kovritaj per zinkfolio, tiel ke la marakvo ne povis penetri. Tial la objektoj kiujn ĝi enhavis, tiom delikataj kiom ili estis, devis estis en perfekta stato de konservado.

Kaj kiaj objektoj ! Deprenante ilin, Godfredo ne kapablis bridi ekkriojn de ĝojo ! Certe tiu ĉi kofro devis aparteni al iu tre praktika vojaĝanto kiu intencis riski sin en landon kie li estus limigata al siaj propraj rimedoj.

Unue tolaĵo : ĉemizoj, mantukoj, littukoj, litkovriloj; poste vestoj : lanaj marjakoj, ŝtrumpetoj el lano kaj kotono, solidaj pantalonoj el kruda tolo kaj veluro, trikotveŝtoj, jakoj el kruda kaj solida ŝtofo; poste, du paroj de fortaj botoj, ĉasŝuoj, feltĉapeloj.

Due, kelkaj iloj de kuirado kaj de sinlavado : kuirpoto - la fama kuirpoto tiom petita ! - bolilo, kafokruĉo ,tekruĉo, kelkaj kuleroj, forkoj, tranĉiloj, malgranda spegulo, brosoj por ĉiu uzo; fine, tio kio ne estis por malŝati, tri kanistroj enhavantaj proksimume dekkvin duonlitrojn da brando kaj ratafio, kaj plurajn funtojn da teo kaj kafo.

Trie, kelkaj iloj : borileto, mansegilo, sortimento da najloj kaj najlegoj, ferladoj de ŝpato kaj ŝovelilo, feroj, feraĵoj de pioĉo, hakilo, adzo, ktp.

Kvare, armiloj : du ĉastranĉiloj en ilia ingo el ledo, unu karabeno kaj du piŝtofusiloj, tri seskameraj revolveroj, deko da funtoj de pulvo, pluraj miloj da kapsuloj kaj grandega provizo da plumberoj kaj kugloj - ĉiuj tiuj armiloj ŝajnis esti el angla fabrikado; fine, malgranda poŝa sukurkesto, iu lorno, iu kompaso, iu kronometro.

Troviĝis ankaŭ kelkaj volumoj el angla, pluraj pakoj el dudek kvin blankaj paperfolioj, krajonoj, plumoj kaj inko, kalendaro, Biblio eldonita en Novjorko, kaj manlibro de la perfekta kuiristo.

Vere, tio konsistigis inventaron el netaksebla valoro en la cirkonstanco.