Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tial Godfredo ne plu mastris sian ĝojon. Li tutintence mendintus tiun ĉi necesujon, por uzo de ŝiprompuloj en la embaraso, ke li ne estigintus pli kompletan.

Tio ja meritis dankon al Providenco kaj Providenco ricevis sian dankon, elirita el ŝuldanta koro.

Godfredo donis al si la plezuron etendi sian tutan trezoron sur la strandon. Ĉiu objekto estis vizitita, sed neniu papero troviĝis en la kofro kiu povintus indiki la devenon aŭ sur kiu ŝipo ĝi estis enŝipigita.

Ĉirkaŭe, cetere, la maro alportis neniun alian vrakon de freŝdata ŝiprompo. Nenion sur la rokoj, nenion sur la strando. Necesis ke la kofro estis transportita ĉe tiun ĉi lokon de la fluso, post esti flosanta pli-malpli longtempe. Fakte, ĝia volumeno kompare kun sia pezo, povis garantii al ĝi sufiĉan floskapablon.

La bezonoj de la materia vivo troviĝis do, kaj dum iom da tempo, trankviligitaj laŭ larĝa mezuro por la du gastoj de la insulo Fina : iloj, armiloj, instrumentoj, uzataĵoj, vestaĵoj, iu feliĉa bonsorto ĵus donis ĉiujn al ili.

Estas memkompreneble ke Godfredo ne povis pensi kunpreni ĉiujn tiujn objektojn al Vilĉjo-Arbo. Ilia transporto postulus plurajn vojaĵojn; sed taŭgus hasti pro timo de malbona vetero.

Godfredo relokis do la plejparton de tiuj diversaj objektoj en la kofron. Fusilo, revolvero, iu kvanto da pulvoro kaj plumberoj, ĉastranĉilo, lorno, kuirpoto, jen nur tio per kion li ŝarĝis sin.

Poste, la kofro estis zorge refermita, rebukita, kaj Godfredo, rapidpaŝe, revojiris al marbordo.

Ha ! Kiel li estis akceptita unu horon poste de Torteto ! Kaj la kontentiĝo de la instruisto kiam lia lernanto faris al li la elnomadon de iliaj novaj riĉaĵoj ! La kuirpoto, ĉefe la kuirpoto, kaŭzis al li deliron kiu eksteriĝis per serio de ĵetbatitaj saltoj finitaj per triumfa ses per ok salto !

Estis ankoraŭ nur tagmeze. Tial, Godfredo volis, post la tagmanĝo, tuj reiri al Revo-Golfeto. Li sopiris ke ĉiu baldaŭ estos sekure metita en Vilĉjo-Arbo.

TOrteto kontraŭdiris nenion kaj deklaris sin preta por foriri. Li eĉ ne