Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

buljono de agutio kiun ili deklaris bonega. Koncerne la viandon, laŭ la diro de la instruisto, estintus malfacile imagi ion pli bongustega ! Ho mirinda efiko de la senecoj !

La morgaŭon, la 30an, Godfredo kaj TOrteto foriris ekde la tagiĝo, kaj tri aliaj vojaĵoj elfinis malplenigi kaj transloki la kofran enhavon. Antaŭ la vespero, iloj, armiloj, instrumentoj, uzataĵoj, ĉio estis alportita, aranĝita, stokita en Vilĉjo-Arbo.

Fine, la 1an de aŭgusto, la kofro mem, ne sen peno trenita laŭlonge de la strando, trovis lokon en la loĝejo kie ĝi turniĝis en kofro por tuko.

TOrteto kun sia mensa lerteco, nun vidis la estontecon per rozaj okulvitroj. Oni do ne miros ke, tiun tagon, sian poŝviolonon enmane, li venis trovi sian lernanton kaj tre serioze diris al li, kvazaŭ ili estis en la salono de la hotelo Kolderupo : "Nu, kara Godfredo mia, ĉu ne estus tempo por daŭrigi niajn danclecionojn ?"


XV
Kie okazas tio kio okazas almenaŭ unufoje en la vivo de ĉiu Robinsono reala aŭ nereala.

La estonteco do montriĝis sub malpli sinistra tago. Sed se TOrteto, tute en la nuntempo, vidis en la posedo de tiuj ĉi iloj, de tiuj ĉi instrumentoj, de tiuj ĉi armiloj, nur rimedo por travivigi tiun ĉi izolitecon iom pli agrable, Godfredo, li, jam pensis pri la eblecon forlasi la insulon Finan. Ĉu li nun ne kapablus konstrui iun sufiĉe solidan boaton kiu ebligus al ili atingi, aŭ najbaran grundon, aŭ iun ŝipon pasanta je la altitudo de la insulo ?

Dume, estis la ideoj de TOrteto, kies la realigado okupis pli speciale la semajnojn kiuj sekvis.

Baldaŭ, efektive, la vestaro de Vilĉjo-Arbo estis instalita, sed estis decidita