Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke ni uzus ĝin nur laŭ la tuta sobreco kiun trudis la necerteco de la estonteco. Uzi tiuj ĉi vestoj kiom nur necesas, tiu estis la regulo al kiu la instruisto devis submetiĝi.

- Pro kio ? li diris grumblante, estas tro da ŝparemo, kara Godfredo mia ! Diable ! Ni ne estas sovaĝuloj por iri duonnudaj !

- Mi pardonpetas, TOrteto, respondis Godfredo, ni estas sovaĝuloj, nenio alia !

- Kiel plaĉas al vi, sed vi vidos ke ni estos forlasantaj la insulon antaŭ esti uzintaj tiujn ĉi vestojn !

- Mi ne scias, TOrteto, kaj pli bone estas havi pli ol necese, ol manki ĝin !

- Nu dimanĉe, almenaŭ dimanĉe, ĉu estos permesata tualeteti ?

- Nu, jes ! Dimanĉe kaj eĉ dum la festotagoj, respondis Godfredo kiuj ne volis tro ŝagreni sian frivolan kunulon; sed ĉar estas lundo ĝuste hodiaŭ, ni havas tutan semajnon antaŭ ol tualeti !

Estas evidente ke, ekde la momento kiam li alvenis sur la insulon, Godfredo ne mankis noti ĉiun el forfluintaj tagoj. Tial, helpe de la kalendaro trovita en la kofro, li povis rimarki ke fakte tiu tago estis lundo.

Tamen, ĉiu estis partiĝinta la ĉiutagan laboron, laŭ siaj kapabloj. Ne plu necesis atenti, tagon kaj nokton, pri iu fajro kiun ni nun havis la kapablojn rebruligi. TOrteto povis do forlasi, ne sen bedaŭro, tiun taskon kiu tiom bone taŭgis al li. Li estis de nun respondeca pri la provizado de radikoj de ignamo kaj de kamasio - ĉefe de tiuj ĉi, kiuj pretigis la ĉiutagan panon de la hejmanaro. Tial, la instruisto iris ĉiutage al la plukado ĝis tiuj arbustaj linioj, kies la herbejo estis limigita malantaŭe de Vilĉjo-Arbo. Estis unu aŭ du mejloj por paŝadi, sed li kutimiĝis. Poste, li intertempe okupiĝis rikolti la ostrojn kaj aliajn moluskojn kiujn ni manĝis grandan kvanton.

Godfredo, li, sin dediĉis al la zorgado de la hejmbestoj kaj de la gastoj de la kokejo. La buĉista metio ne estis por plaĉi al li, sed nu, li superis sian malinklinon. Tial, dank‘al li, la vianda supo aperis oftfoje sur la tablo, sekvita de kelka peco de rostita viando, tio kio konsistigis