Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sufiĉe diversspecan manĝaĵon. Pri la ĉasbesto, ĝi abundis en la arbaroj de la insulo Fina kaj Godfredo sin proponis por komenci siajn ĉasadojn, tuj kiam aliaj pli urĝaj zorgoj lasos al li libertempon. Li ja intencis uzi la pafilojn, la pulvon kaj la plumberon de sia armilejo; sed antaŭe li volis ke la instalado estu finita.

Liaj iloj ebligis al li starigi kelkajn benkojn interne kaj ekstere de Vilĉjo-Arbo. La skabeloj estis malkrudigita per hakilo, la tablo malpli raspa, fariĝis pli inda de la pladojn, teleroj kaj manĝilaro, per kiuj la instruisto TOrteto ornamis ĝin. La kuŝejoj estis aranĝitaj en lignaj framoj, kaj siaj litaĵoj el seka herbo ricevis pli allogan aspekton. Se la somieroj kaj la matracoj ankoraŭ mankis, la litkovriloj, almenaŭ, ne mankis al ili. La diversaj kuiriloj ne plu miskuŝis surgrunde, sed ili trovis lokon sur tabuloj fiksitaj al la internaj septoj. Tukoj, tolaĵoj, vestoj estis zorge pakitaj funde de murŝrankoj elkavigitaj en la arboŝelo mem de la sekvojo, ŝirmite kontraŭ la polvo. Ĉe fortikaj kejloj, ni alpendigis armilojn, instrumentojn, kiuj ornamis la septojn sub formo de panoplioj.

Godfredo volis ankaŭ fermi sian hejmon, tiel ke en manko de aliaj vivantuloj, la dombestoj ne venus dumnokte perturbi ilian dormon. Ĉar li ne povis eltranĉi tabulojn per la sola mansegilo, la trapeza segilo, kiun li posedis, li ankoraŭ utiligis larĝajn kaj dikajn pecojn de arboŝelo kiuj li facile deŝiris. Li tiel fabrikis sufiĉe solidan pordon por certigi la malfermon de Vilĉjo-Arbo. Samtempe, li tratruis du malgrandajn fenestrojn, unu kontraŭe al la alia, por enlasi la taglumon kaj la aeron ene de la ĉambro. Ŝutroj ebligis fermi ilin dumnokte; sed, almenaŭ de mateno ĝis nokto, ne plu necesis helpi sin per la lumo de rezinaj torĉoj kiuj fumplenigis la loĝejon.

Tio kion Godfredo pli poste imagus por lumigi al si dum la longaj vintraj vesperoj, li ne tro sciis tion. Ĉu li sukcesus pretigi kelkajn kandelojn per la ŝafograso, aŭ ĉu li kontentiĝus per pli zorge preparitaj rezinkandeloj ? Ni vidos.

Alia absorba zorgo estis sukcesi konstrui fumtubon interne de Vilĉjo-Arbo. Ĝis kiam la bela sezono persistis, la fajrejo, eksteren estigita en la kavo de sekvojo, sufiĉis por ĉiuj bezonoj de la kuirado; sed kiam la malbona vetero venus, kiam la pluvo torente falus,