Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiam kiam necesus batali kontraŭ la malvarmo kies ekstreman rigorecon ni devis timi dum kelka periodo, necesus pripensi pri la rimedo fari fajron interne de la loĝejo kaj doni al la fumo iun sufiĉan elirejon. Tiu grava afero devos esti solvita siatempe.

Tre utila laboro estis tiu kiu Godfredo entreprenis por interkomunikigi la du bordojn de la rivereto, ĉe la rando de la grupo de sekvojoj. Li ne senpene sukcesis planti palisojn en la fluanta akvo, kaj li lokis kelkajn stangojn kiuj servis kiel ponto. Ni povis tiel iri al norda marbordo sen pasi tra vadejo, kiu trudis ĉirkaŭiri alvale je du mejloj.

Sed se Godfredo faris ĉiujn ĉi aranĝojn por ke la ekzistado estu proksimume ebla sur tiu ĉi izolita insulo de Pacifiko - en la okazo, se sia kunulo kaj li estus destinitaj tie vivi dumlonge, tie vivi eble ĉiam ! - li tamen volis neglekti nenion pri tiu kiu povis kreskigi la savŝancojn.

La insulo Fina ne estis sur la vojo de ŝipoj : tio ja estis tro evidenta. Ĝi prezentis neniun havenon kie ankriĝi, neniun rimedon por provizado. Nenio povis instigi la ŝipojn veni preni konon de ĝi. Tamen, ne estis neebla ke iu milit- aŭ komerc-ŝipo pasos videble. Taŭgis do serĉi la manieron altiri sian atenton kaj montri al li ke la insulo estis loĝita.

Tiucele, Godfredo kredis devi starigi flagstangon ĉe la kabopinto kiu ĵetis sin norden, kaj li oferis la duonon de unu el littukoj trovitaj en la kofro. Krome, ĉar li timis ke la blanka koloro estus videbla nur de tre mallonga distanco, li provis tinkturi sian flagon per beroj de ia arbutujo kiu kreskis piede de dunoj. Li tiel akiris brilan ruĝon kiun li ne sukcesis igi neforviŝebla, pro manko de mordanto, sed li devis nur suferi retinkturi sian tolaĵon kiam la vento aŭ la pluvo estus forviŝintaj la koloron.

Tiuj diversaj laboroj okupis lin ĝis la 15a de aŭgusto. Ekde pluraj semajnoj, la ĉielo estis preskaŭ konstante bela, krom du aŭ tri ekstreme fortegaj fulmotondroj, kiuj verŝis grandan kvanton da akvo kiun la grundo avide sorbiĝis.

Ĉirkaŭ tiu epoko, Godfredo komencis sian metion de ĉasisto. Sed se li estis sufiĉe lerta por manipuli pafilon, li ne povis fidi al TOrteto kiu estis ankoraŭ pafanta sian unuan pafon.