Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Godfredo do dediĉis plurajn tagojn semajne al ĉasado de har- aŭ plum- ĉasaĵo kiu, sen esti tre abunda, devis sufiĉi por la bezonoj de Vilĉjo-Arbo. Kelkaj perdrikoj, kelkaj rokperdrikoj, iu kvanto de galinagoj venis feliĉe varii la kutiman manĝokarton. Du aŭ tri antilopoj ankaŭ falis sub la plumberoj de la juna ĉasisto, kaj pro esti tute ne kunlaboranta en ilia kapto, la instruisto akceptis ilin per ne malpli vigla kontentiĝo, kiam ili prezentiĝis en la formo de femuraĵoj kaj ripaĵoj.

Sed samtempe dum li ĉasis, Godfredo ne forgesis akiri pli kompletan scion de la insulo. Li penetris profunde en tiujn densajn arbaregojn kiuj okupis la centra parto de ĝi. Li almonte iris la rivereton ĝis ĝia fonto kies la akvoj de la okcidenta deklivo de la monteto nutris la fluejon. Li denove supreniris al supro de la konuso kaj remalsupreniris tra la kontraŭa deklivo al la orienta marbordo kiun li ankoraŭ ne vizitis.

"El ĉiuj tiuj esploradoj, Godfredo ofte ripetadis al si, necesas konkludi tion : estas ke la insulo Fina entenas nek malutilan beston, nek sovaĝbeston, nek serpenton aŭ saŭron ! Mi ne vidis eĉ unu ! Certe, se ĝi ekzistus, miaj pafadoj atentigus ilin ! Estas favora cirkonstanco ! Se necesus sekurigi Vilĉjo-Arbo kontraŭ siaj atakoj, mi ne tro scias kiel ni sukcesus tion !"

Poste, pasante al alia dedukto tute logika : "Necesas ankaŭ konkludi, li diris al si, ke la insulo estas tute ne loĝata. Jam de longe, indiĝenoj aŭ ŝiprompuloj alkurintus pro la eksplodbruoj ! Estas do nur tiu neklarigebla fumo kiun, du fojojn, mi kredis vidi !"

La fakto estas ke Godfredo neniam trovis ajnan spuron de fajro. Koncerne tiuj termofontoj al kiuj li kredis povi atribui la originon de la duonviditaj vaporoj, la insulo Fina, tute ne vulkana, ŝajnis ne enhavi tiujn. Necesis do ke li estis dufoje la ludilo de la sama iluzio.

Cetere tiu aperaĵo de fumo aŭ vaporoj ne plu ripetiĝi. Kiam Godfredo faris duafoje la supreniron de la centra konuso, tiel bone kiel kiam li supreniris en la alta branĉaro de Vilĉjo-Arbo, li vidis nenion kiu estis taŭga por allogi sian atenton. Do li fine forlasis tiun cirkonstancon.

Pluraj semajnoj pasis en tiuj diversaj laboroj de taŭga aranĝo, en tiuj ĉasaj iro-reiroj. Ĉiu tago alportis plibonigon al la komuna vivo.