volas ekkomuniki kun la ŝipo ? Jes, ne estas tempo por perdi !"
La ideo estis bona. Godfredo, kuranta al la fino de Flag-Punkto, komencis manovri sian flagon, kiel oni faras dum flagsaluto; poste, li lasis ĝin je duonmasto, tio estas duonhisita – tio kio laŭ la maraj kutimoj signifas ke oni petas helpon kaj asistadon.
La vaporŝipo ankoraŭ pliproksimiĝis ĝis malpli ol tri mejloj de la marbordo, sed ĝia flago, ankoraŭ senmova ĉe la gafo de la postmasto, ne respondis al tiu de Flag-Punkto ! Godfredo sentis sian koron premiĝi. Certe li ne estis vidita… Estis duono post la sesa, kaj la krepusko estis alvenonta !
Tamen la vaporŝipo baldaŭ estis nur je du mejloj de la kabpinto al kiu ĝi rapide kuris. Tiumomente, la suno malaperis sub la horizonton. Kun la unuaj ombroj de la nokto, necesus rezigni pri ĉiu espero esti vidata.
Godfredo denove hisis kaj malhisis sinsekve sian flagon, sen pli da sukceso… Oni ne respondos al li.
Li tiam pafis plurajn pafadojn, kvankam la distanco estis ankoraŭ granda kaj la vento ne portis al tiu direkto !… Neniu eksplodbruo alvenis al li de la ŝipo.
Tamen noktiĝis iom post iom; baldaŭ la ŝipkorpo de la vaporŝipo ne plu estis videbla. Ne estis dubinde ke antaŭ unu horo ĝi estos preterpasinta la insulo Fina.
Godfredo, ne scianta kion fari, tiam ekpensis bruligi bosketon de rezinarboj kiuj kreskis malantaŭe de Flag-Punkto. Li flamigis amason da sekaj folioj per tindro, poste li fajrigis la grupon da pinoj kiu baldaŭ brulis kiel grandega torĉo.
Sed la ŝipaj lumiloj tute ne respondis al tiu ĉi landa fajro kaj Godfredo malĝoje reiris al Vilĉjo-Arbo, sentante sin eble pli forlasita ol li estis ĝis nun !