Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
XVI
En kiu okazas incidento kiu ne povus surprizi la leganton.

Tiu bato tuŝis Godfredon. Tiu neesperita ŝanco kiu ĵus eskapis al li, ĉu ĝi iam reokazos ? Ĉu li povis esperi tion ? Ne ! La seninteresiĝo de tiu ŝipo pasi flanke de la insulo Fina sen eĉ provi identigi ĝin, estis evidente ke ĝi estos adoptita de ĉiuj aliaj ŝipoj kiuj riskus sin sur tiu ĉi dezerta parto de la Pacifiko. Kial tiuj ankrumus plivole ol ĉi tiu, ĉar tiu ĉi insulo havis neniun rifuĝhavenon.

Godfredo trapasis malĝojan nokton. Je ĉiu momento, abrupte ekvekata, kvazaŭ li aŭdis ian kanonpafon marmeze, li tiam demandis al si ĉu la vaporŝipo finfine ekvidis tiun grandan fajron kiu ankoraŭ flamis sur la marbordo, ĉu ĝi ne provis signali ĝian ĉeeston per tondrego ?

Godfredo aŭskultis… Ĉio tute estis nur iluzio de lia troekscitita cerbo. Kiam la tago estis reaperanta, li fine opiniis ke tiu aperaĵo de ŝipo estis nur sonĝo kiu komencis la antaŭtagon, je la tria posttagmeze !

Sed, ne ! Li ja estis certega ke ŝipo montriĝis proksime de la insulo Fina, eble je malpli ol du mejloj, kaj ne malpli certa ke ĝi ne ankrumis !

Pri tiu elreviĝo, Godfredo ne diris unu vorton al TOrteto. Por kio paroli pri tio al li ? Cetere, tiu ĉi frivola spirito neniam vidis trans dudek kvar horoj. Li eĉ ne plu pensis pri la ŝancoj kiuj povis okazi forlasi la insulon. Li ne imagis ke la estonteco povis rezervi al li gravajn eventualaĵojn. San-Francisko komencis elmemoriĝi. Li ne havis fianĉinon kiu atendis lin, neniun onklon Vilĉjon por revidi. Se, sur tiu ĉi terpeco, li estus sukcesinta komenci dancokurson, siaj deziroj estus plenumitaj – eĉ se li ricevus nur ununuran lernanton !