Nu, se la majstro ne pensis pri ia tuja danĝero, kiu estus taŭga por endanĝerigi lian sekurecon sur tiu ĉi insulo, sen sovaĝbestoj kaj indiĝenoj, li malpravis. Tiu ĉi tago mem, lia optimismo estis afliktota de severa travivaĵo.
Ĉirkaŭ la kvara vespere, TOrteto estis foririnta, kiel kutime, rikolti ostrojn kaj mitulojn ĉe la parton de la marbordo malantaŭ Flag-Punkto kiam Godfredo vidis lin rapidege reveni al Vilĉjo-Arbo. Lia maldensa hararo hirtiĝis sur la tempioj. Li vere ŝajnis al homo kiu fuĝis sen eĉ aŭdaci turni sian kapon.
- Kio do okazas ? Godfredo ekkriis, ne sen timeto, irante renkonte al sia kunulo.
- Tien… tien…, respondis TOrteto kiu indikis per fingro tiun parton de la maro de kiu ni videtis mallarĝan segmenton, norden, inter la grandaj arboj de Vilĉjo-Arbo.
- Sed kio do estas ? demandis Godfredo kies la unua impulso estis kuri al la rando de la sekvojoj.
- Kanoton !
- Kanoton ?
- Jes !… Sovaĝulojn… Tutan floteton da sovaĝuloj… Eble kanibalojn !…
Godfredo rigardis en la indikitan direkton…
Tute ne estis ŝipetaro tiel kiel diris tion la konfuzegita Torteto, sed li eraris nur pri la kvanto.
Fakte, malgranda boato kiu glitis sur la maro, tre kvieta en tiu ĉi momento, direktiĝis je duonmejlo de la marbordo, por preterveturi Flag-Punkton.
- Kaj kial ili estus kanibaloj ? Godfredo diris turnante sin al la intruisto.
- Ĉar en la insuloj kun Robinsonoj, respondis TOrteto, ĉiam estas kanibaloj kiuj frue malfrue alvenas !
- Ĉu tio ne estas plivole la kanoto de komerca ŝipo ?
- De ŝipo… ?
- Jes … de iu vaporŝipo kiu hieraŭ pasis posttagmeze, flanke de nia insulo ?
- Kaj vi nenion diris al mi ! ekkriis TOrteto vigle levante la brakojn al la ĉielo.