Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Por kio, respondis Godfredo, ĉar mi pensis ke ĉi tiu ŝipo estis definitive malaperinta ! Sed tiu kanoto povas aparteni al ĝi ! Ni tuj bone vidos !…

Godfredo, rapide revenante al Vilĉjo-Arbo, tie prenis sian lornon kaj reiris posteni sin ĉe la rando de la arboj.

De tie li kapablis observi kun ekstrema atento, tiun boaton de kie oni devis necese rimarki la flagon de Flag-Punkto, disvolvita en modera vento.

La lorno falis de la okuloj de Godfredo.

- Sovaĝulojn !… Jes !… Estas ja sovaĝuloj ! li ekkriis.

TOrteto sentis siajn krurojn ŝanceliĝi kaj tremado de teruro kun timo trapasis tra lia tutan korpon.

Fakte estis boato da sovaĝuloj kiun Godfredo ĵus ekvidis, kaj kiu antaŭeniris al la insulo. Konstruita kiel pirogo de la polineziaj insuloj, ĝi surhavis sufiĉe grandan velon el plektita bambuo; balanciero baborde elstaranta tenis ĝin en ekvilibro kontraŭ la kliniĝo kiun ĝi vidigis sub la vento.

Godfredo perfekte distingis la formon de la boato : estis praho – tio kio sajnis indiki ke la insulo Fina ne povis esti tre for de la ĉirkaŭaĵo de Malajzio. Sed tute ne estis Malajoj kiuj enestis tiun ĉi pirogon, estis nigruloj, duonnudaj, kiujn ni povis nombri dekduon.

La danĝero esti vidataj estis do granda. Godfredo devis tiam bedaŭri esti hisinta tiun flagon kiun tute ne videtis la ŝipo kaj kiun certe vidis la indiĝenoj de la praho. Koncerne faligi ĝin nun, estis tro malfrue.

Tre bedaŭrinda cirkonstanco, efektive. Se evidentiĝis ke tiuj sovaĝuloj intencis, forlasante iun apudan insulon, atingi tiun ĉi, eble ili kredis ĝin neloĝata, kiel ĝi estis reale, antaŭ la ŝippereo de la Revo. Sed la flago estis tie, kiu indikis la ĉeeston de homaj estuloj sur ĉi tiu marbordo ! Kiel, do, eskapi al ili se ili surteriĝis ?

Godfredo ne sciis kion decidi. Ĉiaokaze, observi ĉu la indiĝenoj elŝipiĝus aŭ ne sur la insulo, tie estis la plej urĝa. Li poste donus sian opinion.

La lorno al okuloj, li do sekvis la prahon; li vidis ĝin ĉirkaŭiri la pinton de la promontoro, poste preterpasi ĝin, poste