Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

remalsupreniri laŭlonge de la marbordo, kaj fine albordiĝi ĉe la elfluejo mem de la rivereto, kiu, du mejlojn almonte, pasi apud Vilĉjo-Arbo.

Se do tiuj ĉi indiĝenoj opinius kontraŭflue iri la fluejon de la rivereto, ili alvenus, post nelonge, ĉe la grupon de sekvojoj, tiel ke neeblis antaŭhaltigi ilin.

Godfredo kaj TOrteto rapide revenis al sia loĝejo. Temis, unue, fari kelkajn aranĝojn kiuj povus ŝirmi ĝin kontraŭ surprizo kaj doni tempon por prepari ĝian defendon. Jen kion Godfredo nur pensis. Koncerne la instruiston, liaj ideoj sekvis tute alian direkton.

"Ha tio ! li diris al si, estas do fatalaĵo ! Ĝi do estas skribita ! Ni do ne povas eskapi tion ! Oni do ne povas iĝi Robinsono sen ke pirogo albordiĝu vian insulon, sen ke kanibaloj tie aperu iun tagon aŭ alian ! Ni estas ĉi tie nur de tri monatoj, kaj jen jam estas ! Ha ! Vere, nek sinjoro Defoe, nek sinjoro Wyss troigis la aferojn ! Faru do vin Robinsonon post tio !"

Digna TOrteto, oni ne faras sin Robinsonon, oni iĝas lin, kaj vi ne sciis tiel ĝuste diri komparante vian situacion al tiu de la herooj de la du romanverkistoj, angla kaj svisa.

Jen kiaj antaŭzorgadoj estis tuj prenitaj de Godfredo ekde sia reveno al Vilĉjo-Arbo. La fajro flamigita en la kavo de sekvojo estis estingita, kaj ni disĵetis la cindrojn por fine lasi nenian postsignon; kokoj, kokinoj kaj kokidoj jam estis en la kokejo por tie tranokti, kaj ni devis kontentiĝi bari la eniron per vepraĵoj, por tiamaniere maski ĝin kiel eble plej bone; la aliaj bestoj, agutioj, ŝafoj kaj kaprinoj, estis elpelitaj en la herbejon, sed estis bedaŭrinda ke ili ankaŭ ne povis esti enfermitaj en stalon; ĉiuj instrumentoj kaj iloj estantaj enkolektitaj en la loĝejo, nenio estis ekstere lasita pri tio kio povus indiki la ĉeeston aŭ la transpason de homaj estuloj. Poste, la pordo estis hermetike fermita, post ke Godfredo kaj TOrteto estis lokiĝintaj en Vilĉjo-Arbo. Tiu pordo, farita el arboŝelo de sekvojo, konfuziĝis kun la arboŝelo de la trunko, kaj eble povus eskapi al okuloj de la indiĝenoj kiuj ne rigardus tre atente. Estis same pri la du fenestroj sur kiuj la markezoj estis mallevitaj. Poste, ĉio estis estingita ene de la loĝejo kiu restis en kompleta mallumo.

Kiel tiu nokto estis longega ! Godfredo kaj TOrteto aŭskultis la plej etan