bruon de ekstere. Krako de seka branĉo, bloveto de vento tremigis ilin. Ili kredis aŭdi paŝi sub la arboj. Ŝajnis al ili ke oni vagis ĉirkaŭ Vilĉjo-Arbo. Tiam Godfredo, tirante sin al unu el la fenestroj, iom levis la markezon kaj anksie rigardis en la ombron.
Ankoraŭ nenio.
Tamen Godfredo baldaŭ aŭdis paŝadojn sur la grundo. Tiufoje, lia orelo ne povis erarigi lin. Li ankoraŭ rigardis, sed li nur videtis unu el kaprinoj kiu venis serĉi ŝirmejon sub la arboj.
Cetere, se iuj el la indiĝenoj sukcesis malkovri la loĝejon kaŝita en la grandega sekvojo, la decido de Godfredo estis prenita : li kuntirus TOrteton kun li tra la internan tubon, li rifuĝus ĝis sur la altaj branĉoj, kie li havus pli bonan eblecon rezisti. Kun fusiloj kaj revolveroj je sia dispono, kun abundaj municioj, eble li havus kelkan ŝancon venki super dekduo da sovaĝuloj malprovizitaj de pafiloj. Se tiuj, en la okazo se ili estus armitaj per pafarkoj kaj sagoj, atakis desube, ne estis probable ke ili havus superecon antaŭ pafiloj bone direktitaj desupre. Se, male, ili enrompis la pordon de la loĝejo kaj provis gajni la altan branĉaron de interne, estus malfacile al ili sukcesi ĉar ili devus trapasi tra mallarĝa aperturo kiun la sieĝatoj facile povus defendi.
Plie, Godfredo tute ne parolis pri tiu eblo al TOrteto. La ŝlemilo estis jam sufiĉe timeginta pro la alveno de la Praho. La penso, ke li eble estus devigita rifuĝi sin en la supran parton de la arbo, kiel en aglonesto, ne estus por redoni al li iom da kvieteco. Se tio lastmomente necesiĝus, Godfredo kuntirus lin sen eĉ lasi al li tempon por pripensado.
La nokto fluis en alternadoj de timo kaj espero. Neniu rekta atako okazis. La sovaĝuloj ne ankoraŭ aliris ĝis la grupo da sekvojoj. Eble ili atendis la taglumon por riski sin tra la insulo.
- Estas verŝajne tio kion ili faros, diris Godfredo ĉar nia flago indikas al ili ke ĝi estas loĝata ! Sed ili estas nur dekduo kaj devas fari kelkajn disponojn ! Kiel ili supozus ke ili traktus nur kun du ŝiprompuloj ? Ne, ili riskos sin nur ĉe taglumo… krom se ili ekloĝiĝas…