Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
- Krom se ili reenboatiĝas tuj kiam tagiĝos, respondis TOrteto.
- Reenŝipiĝi ? Sed do por kio ili estus venintaj ĉe la insulo Fina dum nokto ?
- Mi ne scias…, respondis la instruisto kiu, pro sia timego, povis klarigi la alvenon de tiuj ĉi indiĝenoj nur per la bezono de manĝi homan karnon.
- Ĉiaokaze, reparolis Godfredo, morgaŭ matene se tiuj ĉi sovaĝuloj ne estos venintaj al Vilĉjo-Arbo, ni iros esplorrigardi.