Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prezanonco estas por nenio ! Unu miliono cent mil dolarojn ! Por unu miliono cent mil dolaroj, ĉu troviĝas aĉetonto ?… Kiu parolas ?… Ĉu estas vi, sinjoro ? Ĉu vi tien… vi kiu movas la kapon kiel mandareno el porcelano ?… Mi havas insulon !… Jen insulo !… Kiu volas insulon ?

- Transdonu la objekton ! diris voĉo, kvazaŭ temus pri pentraĵo aŭ porcelanvazo !

Kaj la tuta ĉeestantaro ekridegis, sed sen tio ke la prezanonco estis kovrita eĉ nur per duondolaro.

Tamen, se la koncerna objekto ne povis pasi de mano al mano, la insula mapo estis metita sub la dispono de la publiko. La amatoroj devis scii kion kredi pri ĉi tiu tergloba peco metita en prezkonkurado. Neniu surprizo estis timinda, neniu elreviĝo. Situo, orientiĝo, dispozicio de la terenoj, reliefo de la grundo, hidrografia reto, klimatologio, komunikaj rimedoj, ĉio estis facila por anticipe kontroli. Oni ne aĉetus katon en sako, kaj oni kredos min se mi asertas ke ne povis ekzisti trompon pri la naturo de la vendota komercaĵo. Cetere, la multnombraj gazetoj de Usono, tiel bone tiuj de Kalifornio kiel la ĉiutagaj, la dusemajnaj, la semajnaj, la dumonataj aŭ monataj folioj, revuoj, magazinoj, bultenoj, ktp, ne ĉesis ekde kelkaj monatoj altiri la publikan atenton al tiu insulo kies la aŭkcio estis aprobita per voĉdono de la Kongreso.

Tiu insulo estis la insulo Spencero, kiu estas situata en la okcidento-sudokcidento de la golfeto de San-Francisko, je proksimume kvarcent sesdek mejloj de la Kalifornia marbordo laŭ 32° 15' de norda latitudo, kaj 142° 18' de longitudo okcidente de Grenviĉo.

Neeble, cetere, imagi pli izolitan pozicion, ekster ĉiu mara aŭ komerca trafiko, kvankam la insulo Spencero estis ĉe sufiĉe mallonga distanco kaj troviĝis por tiel diri en usonaj marakvoj. Sed tie, la regulaj fluoj, oblikvantaj al nordo aŭ al sudo, okazigis ian lagon de trankvilaj akvoj kiu estas kelkfoje nomita per la nomo "Kurbiĝo de Fleŭrieŭ".

Estas en la centro de tiu grandega kirliĝo, sen rimarkinda direkto, kie kuŝas la insulo Spencero. Tial, malmultaj marŝipoj pasas ekvideble. La ĉefaj vojoj de