Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pacifiko, kiuj interligas la novan kontinenton al la malnova, ke ili direktiĝas aŭ al Japanio, aŭ al Ĉinio, ĉiuj okazas en pli suda regiono. La velŝipoj trovus senfinajn kalmojn ĉe la surfaco de tiu ĉi kurbiĝo de Fleŭrieŭ, kaj vaporŝipoj, kiuj trapasas laŭ la pli mallonga, povus havi neniun avantaĝon trairante ĝin. Do nek unuj nek la aliaj alvenas konatiĝi kun la insulo Spencero kiu stariĝas tie kiel la izolita plejaltaĵo de unu el la submaraj montoj de Pacifiko. Vere, por iu viro volanta eskapi la bruojn de la mondo, serĉanta la kvietecon en la soleco, kio pli bona ol tiu ĉi insulo perdinta je kelkaj centoj da leŭgoj de la marbordo ! Por iu libervola Robinsono, tio estintus la idealo de la kategorio ! Nur necesis sufiĉe pagi.

Kaj nun, kial Usono volis forvendi ĉi tiun insulon ? Ĉu estis fantazio ? Ne. Granda nacio ne povas agi pro kaprico kiel simpla individuo. La vero, jen ĝi : Pro la situo kiun ĝi okupis, la insulo Spencero delonge ŝajnis absolute senutila stacio. Setli ĝin estintus sen praktika rezulto. Milite vidita, ĝi proponis neniun intereson, ĉar ĝi superregus nur absolute senhoman porcio de Pacifiko. Komerce rigardita, saman mankon, ĉar ĝiaj produktaĵoj estus ne pagantaj la valoron de la frajtokosto, nek dum la iro nek dum la reiro. Tie establi prizonan kolonion, ĝi estintus tro proksima al la marbordo. Fine okupi ĝin por ajna intereso, tasko multe tro elspeziga. Tial ĝi restadis senhoma ekde nememorebla tempo, kaj la Kongreso, konsistigita el "eminente praktikaj" homoj, decidiĝis meti tiun ĉi insulon Spenceron en prezkonkurado, sub unu kondiĉo, tamen, estas ke la adjudikato estis civitano de la libera Ameriko.

Sed, tiun insulon, oni ne volis doni ĝin por nenio. Tiel la prezanonco estis fiksita je unu miliono cent mil dolaroj. Tiu sumo, ĉe financa societo kiu estus efektiviginta la aĉeton kaj la ekspluaton de tiu proprietaĵo, estintus nur bagatelo, se la afero proponintus kelkajn avantaĝojn; sed, oni ne povas tro ripeti tion, ĝi ofertis neniun; la kompetentaj homoj ne estimis pli ĉi tiun disiĝitan pecon de Usono ol iun insuleton perdita en la glacioj de la poluso. Tamen, ĉe iu privatulo, la sumo ne ĉesis esti konsiderinda. Necesis do esti riĉe por pagi al si tiun fantazion kiu povis neniuokaze enspezigi iun centono da procento ! Necesis eĉ esti riĉe senmezure, ĉar la afero devis esti traktata nur kontante, "cash", laŭ la usona esprimo, kaj estas