Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

certe ke, eĉ en Usono, ili ankoraŭ estas maloftaj, la civitanoj kiuj havas unu milionon cent mil dolarojn, kiel poŝmonon, por ĵeti en maron sen espero de repago.

Kaj tamen la Kongreso estis tute rezoluta ne vendi sub tiu prezo. Unu miliono cent mil dolaroj ! Ne unu cendon malpli, aŭ la insulo Spencero restis la posedaĵo de la Unio.

Ni do devis supozi ke neniu aĉetonto estus sufiĉe malsaĝa por meti tian prezon.

Cetere, estis metita laŭ klara kondiĉo ke la proprietulo, se iu iam prezentas sin, ne estos reĝo de la insulo Spencero, sed respublika prezidento. Li tute ne rajtos havi regatojn, sed nur samcivitanojn kiuj nomumus lin por difinita tempo, eĉ se ili senfine reelektus lin. Ĉiaokaze, estos malpermesita al li originigi monarkojn. Neniam la Unio estos tolerantaj la fondiĝon de reĝlando, tiom malgranda kiom ĝi estu, en la usonaj akvoj.

Tiu kondiĉo eble estis taŭga por forigi kelkan ambician milionulon, kelkan defalintan nababon kiu volintus konkuri kun la neoficialaj reĝoj de Sandviĉaj Insuloj, de Markizoj, de Tuamotuoj aŭ aliaj insularoj de la Pacifika Oceano.

Per unu vorto, pro iu kialo aŭ iu alia, neniu prezentiĝis. La tempo forpasis, la anoncisto senspiriĝis pro elvoki la aŭkciajn proponojn, la aŭkciisto uzis sian organon, sen kapti unu solan el tiuj kapsignoj kiujn tiuj estimindaj agentoj estas tiel sagacaj malkovri, kaj la prezanonco ne estis eĉ diskutita. Necesas tamen diri ke, se la martelo ne laciĝis leviĝi super la skribotablo, la homamaso ne laciĝis atendi. La ŝercoj daŭrigis kruciĝi, la mokaĵoj ne ĉesis ĉirkaŭe rondiri. Tiuj ĉi proponis du dolarojn por la insulo, inkludante taksojn. Tiuj petis kompenson por fariĝi aĉetantoj.

Kaj ĉiam la blekadoj de la anoncisto :

"Insulo por vendi ! Insulo por vendi !"

Kaj neniu por aĉeti.

- Ĉu vi garantias ke tie troviĝas "flats"[1] [nomo kiun prenas la malaltaj terenoj kiam ili enhavas sedimentojn de orhavaj aluvioj] ? demandis la spicisto Stumpio de la strato Komercisto.

  1. Angla vorto kiu simple tradukita signifas "apartamentoj" aŭ "senreliefaj, plataj"